Koncentrejo Westerbork

nazia koncentrejo en Nederlando

Koncentrejo Westerbork (oficiale: Polizeiliches Durchgangslager Westerbork) situis en la provinco Drenthe apud Hooghalen, Nederlando, kaj estis nomita laŭ la tiama municipo Westerbork. Koncentrejo Westerbork konatiĝis kiel nazia interŝanĝejo al la ekstermejoj el kiu 107.000 en Nederlando loĝantaj Judoj, 245 Sintioj kaj Romaoj kaj kelkdekoj da rezistuloj estis deportitaj al koncentrejoj kaj ekstermejoj en Germanio, Pollando kaj Ĉeĥio.

Maketo de la koncentrejo en 1944
Domo de la komandinto

Inter la malliberuloj estis Anne Frank kaj ties familio, Edith Stein kaj Etty Hillesum.

Parto de la monumento de 102.000 ŝtonetoj kiuj reprezentas la murditojn kiuj pasis ĉe Westerbork: konstruaĵetoj sur kiuj estas metitaj oraj ŝildoj de David - kiel la flava insigno - kiujn la judaj malliberigitoj de la koncentrejo estis devigitaj porti (fotita en 2006)
Monumento de la koncentrejo.
Restaŭrita parto.

Eksteraj ligiloj

redakti

Koordinatoj: 52° 55' N 6° 36' E Mapo

  NODES