Konferenco de Parizo 1919
La Packonferenco de Parizo estis la kunveno de la Triopa Entento post la armistico por interkonsenti la packondiĉojn kun la Centraj Potencoj: Germanio, Otomana_Imperio Turkio), Bulgario, Aŭstrio kaj Hungario, ĉi tiuj du lastaj kial reprezentantoj de la malaperinta Aŭstrio-Hungario. La aliancitoj komencis la negocadlaborojn inter si la 18-an de januaro 1919 sub la gvido de la Komitato de la Kvar: Wilson, Clemenceau, Lloyd George kaj Orlando.
Pozicioj de la aliancitoj
redakti- Ĝi ne reklamaciis teritoriojn en Eŭropo sed ĝi sopiris gajni koloniojn en Afriko kaj Azio.
- Ĝi volis la detruadon de la germana militŝiparo.
- Tamen, ĝi ne volis entute detrui Germanion por ne fortigi Francion.
- Ĝi ankaŭ postulis monkompenson.
- Kreado de la Ligo de Nacioj kiel garantio de la monda paco en la mondo.
- Krei novajn landlimojn laŭ la naciecoj kaj monkompensoj
- Rekuperado de Alzaco-Loreno.
- Militiste okupi la okcidentan zonon de Rejno kaj establi sendependan ŝtaton en Rejnlando.
- Milite malfortigi Germanion. Oponado al la unuiĝo de Germanio kaj Aŭstrio.
- Teritoriaj gajnoj kaj monkompenso
Atingaĵoj
redaktiTraktatoj
redaktiEkde junio 1919 prezentiĝis la traktatoj por ilia subskribo fare de la venkitaj landoj.
- Traktato de Versajlo
- Traktato de Saint-Germain-en-Laye
- Traktato de Neuilly
- Traktato de Trianon
- Traktato de Sèvres
Pere de tiu konferenco kaj ĝiaj traktatoj, estis ordigita nova politika mapo en Eŭropo per kreado de novaj nacioj: Jugoslavio, Ĉeĥoslovakio, Hungario, Finnlando, Estonio, Latvio kaj Litovio. La landlimoj de venkitaj landoj estis ratifitaj. Ankaŭ estis kreita la konata kiel "sana ŝnuro" por izoligi la komunismon el la kapitalisma mondo.
Malsukcesoj
redaktiLa Propono por rasegaleco (人種的差別撤廃提案 Jinshutekisabetsu teppai teian?, laŭvorte "Propono por abolicii rasan diskriminacion") estis ŝanĝo al la Traktato de Versajlo kiu estis konsiderita ĉe la Konferenco de Parizo 1919, proponita de Japanio. Malgraŭ tio ke, ĝi neniam celis ampleksi universalan implicon kaj ĝi celis nur garantii egalan pritraktadon de ĉiuj ŝtatanoj apartenantaj al la Ligo de Nacioj, la ĉeesto de afrikaj, sudamerikaj kaj aziaj landoj ĉe la Ligo de Nacioj, alligis al ĝi universalan implicon, kio igis la proponon ege polemika.