Konstitucio de Meksiko

La nuna Konstitucio de Meksiko, oficiale Politika Konstitucio de la Meksikaj Unuiĝintaj Ŝtatoj (Constitución Política de los Estados Unidos Mexicanos), estis verkita en Santiago de Querétaro, en la meksika ŝtato Querétaro, de konstitucifara asembleo dum la Meksika Revolucio. Ĝi estis aprobita de la Konstitucifara Asembleo la 5-an de februaro 1917. Poste ĝi estas amendita multajn fojojn. Ĝi postsekvis la Konstitucion de 1857 kaj pli fruajn meksikajn konstituciojn. "La Konstitucio de 1917 estas la jura triumfo de la Meksika Revolucio. Por iuj ĝi estas la Revolucio."[1]

Konstitucio de Meksiko
konstitucio
Aŭtoroj
Aŭtoro 1917 Constituent Congress of Mexico
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1917
vdr

La Konstitucio de 1917 estas la unua tia dokumento en la tuta mondo, kiu deklaris socialajn rajtojn, kio servis kiel modelo por la Vajmara Konstitucio de 1919 kaj la Sovet-rusa konstitucio de 1918.[2][3][4][5] Kelkaj el la plej gravaj preskriboj estas Artikoloj 3, 27, kaj 123. Tiuj artikoloj, aprobitaj responde al la armita ribelo de la popolaj klasoj en la Revolucio, videbligas profundajn ŝanĝojn en la politiko de Meksiko, kiuj formis la kadron por la meksika socio en la 20-a jarcento.[6] Artikolo 3 firmigis la bazon por senpaga, deva, kaj sekulara edukado;[7][8] Artikolo 27 kreis la fundamenton por agrara reformo en Meksiko;[8] kaj Artikolo 123 celis potencigi la laboristaron, kiu estiĝis malfrue en la 19-a jarcento kaj apogis la aliancon, kiu venkis en la Meksika Revolucio.[8]

Artikoloj 3, 5, 24, 27, kaj 130 severe malhelpis la Katolikan Eklezion en Meksiko,[9] kaj provoj efektivigi ilin faritaj en 1926 de Prezidanto Plutarco Calles (1924–1928) rezultigis la Kristisman Militon.[9]

En 1992, dum la prezido de Carlos Salinas de Gortari, okazis grandaj reformoj al la konstitucio, kiuj ŝanĝis Artikolon 27 por plifortigi privatajn posedrajtojn, permesi privatigon de ejidos kaj ĉesigi la redistribuadon de tero, kaj plejparte abolis la artikolojn, kiuj limigis la agadon de la Katolika Eklezio.[10][11][12][13][14]

La Tago de la Konstitucio (Día de la Constitución) estas Patruja Festo en Meksiko omaĝe al la oficialigo de la Konstitucio en la 5-a de februaro 1917. Oni celebras ĝin en la unua lundo de februaro.[15]

Enhavo

redakti
 
Solenaĵo pri la 100-jariĝo de la Konstitucio ĉe la Teatro de la Respubliko, Santiago de Querétaro, la 5-an de februaro 2017.

Jen resumo de la enhavo de la amendita Politika Konstitucio de la Meksikaj Unuiĝintaj Ŝtatoj. Por la kompleta teksto en la hispana vidu ĉe Eksteraj ligiloj.

Artikolo 3

redakti

La edukado havigata de la Federa Ŝtato estos deva, universala, inkluda, publika, senpaga, kaj laika. Ĝi celos harmonie evoluigi ĉiujn kapablojn de la homo kaj fomentos en li (tiel) samtempe amon al la Patrujo kaj konscion de internacia solidaro, en sendependeco kaj justeco.

I. Ĉar la libero de kredo estas garantiita de artikolo 24, tiu edukado estos laika, kaj tial fremda al ĉia religia doktrino.
II. La edukado orientiĝos laŭ la rezultoj de scienca progreso kaj batalos kontraŭ nescio kaj ĝiaj efikoj, fanatikismoj, kaj antaŭjuĝoj.

Referencoj

redakti
  1. Niemeyer, E.V. Revolution at Querétaro: The Mexican Constitutional Convention of 1916–1917. Austin: University of Texas Press 1974, 233.
  2. (2006) Distribution of powers and responsibilities in federal countries. McGill-Queen's Press. ISBN 0-7735-3004-5.
  3. Yoram Dinstein. (1989) Israel Yearbook on Human Rights 1982, Volume 12; Volume 1982. Martinus Nijhoff Publishers. ISBN 0-7923-0362-8.
  4. Gerhard Robbers. (2007) Encyclopedia of World Constitutions. Infobase Publishing. ISBN 978-0-8160-6078-8.
  5. Harry N. Scheiber. (2007) Earl Warren and the Warren Court: the legacy in American and foreign law. Lexington Books. ISBN 978-0-7391-1635-7.
  6. (2018-02-01) “Zapata reactivado: una visión žižekiana del Centenario de la Constitución”, Mexican Studies/Estudios Mexicanos (en) 34 (1), p. 36–62. doi:10.1525/msem.2018.34.1.36. 149383391. 
  7. Catholic University of America. Dept. of Canon Law. (1942) The jurist, Volume 2. School of Canon Law, the Catholic University of America.
  8. 8,0 8,1 8,2 (1993) In the shadow of the Mexican revolution: contemporary Mexican history, 1910–1989. University of Texas Press. ISBN 0-292-70451-8.
  9. 9,0 9,1 Soberanes Fernández, José Luis, Mexico and the 1981 United Nations Declaration on the Elimination of All Forms of Intolerance and of Discrimination Based on Religion or Belief Arkivigite je 2012-10-19 per la retarkivo Wayback Machine, pp. 437–438 nn. 7–8, BYU Law Review, junio 2002
  10. Roberto Blancarte (1993). “Recent Changes in Church-State Relations in Mexico: An Historical Approach”, Journal of Church & State 35 (4). 
  11. Jorge A. Vargas (1998). “Freedom of Religion and Public Worship in Mexico: A Legal Commentary on the 1992 Federal Act on Religious Matters”, BYU Law Review (2), p. 421–481. 
  12. Jorge A. Vargas (1996). “Mexico's Legal Revolution: An Appraisal of Its Recent Constitutional Changes, 1988–1995”, Georgia Journal of International and Comparative Law 25, p. 497–559. 
  13. Ricardo Hernández-Forcada (2002). “The Effect of International Treaties on Religious Freedom in Mexico”, BYU L. Rev. 2002 (2). 
  14. Victor Gabriel Muro, "Catholic Church: Mexico" in Encyclopedia of Mexico vol. 1, p. 222. Chicago: Fitzroy Dearborn 1997.
  15. Mexico will Celebrate Constitution Day on February 6th (3-a de februaro 2023). Arkivita el la originalo je 5-a de februaro 2023. Alirita 5-a de februaro 2023 .

Eksteraj ligiloj

redakti
  NODES
INTERN 3