Kordeca grafeo
En grafeoteorio, ĥordeca grafo aŭ kordeca grafeo estas grafeo, en kiu ĉiu ciklo kun pli ol tri verticoj havas ĥordon (aŭ kordon), t.e. lateron ne apartenantan al la ciklo, kiu ligas du verticojn el la ciklo. Ekvivalente, ĉiu induktita ciklo en la grafeo estu precize 3-vertica. Oni povas priskribi kordecan grafeon ankaŭ
- kiel grafeon kun perfekta forigada ordo
- kiel grafeon, kies ĉiu minimuma disigilo estas plena, kaj
- kiel komunaĵon inter subarboj de arbo.
La artikolo estas parto de serio pri grafeoteorio.
|
Plej gravaj terminoj Elektitaj klasoj de grafeoj Grafeaj algoritmoj Problemoj prezentataj kiel grafeaj Aliaj Reprezentado de grafeo Glosaro de grafeoteorio |
Perfekta forigado kaj efika rekonado
redaktiPerfekta forigada ordo en grafeo temas pri ordo de la verticoj tia, ke por ĉiu vertico v, v kaj la najbaroj de v sekvantaj v en la ordo faras kliko. Grafeo havas kordecon se kaj nur se ĝi havas perfektan forigadan ordon[1].
Minimuma disiganto
redaktiGrafeoteorie, verticaro disiganta estas aro da verticoj tia, ke se forigita, la grafeo iĝos disa; disiganto estas minimuma se ĝi ne havas severan subaron kiu mem estas disiganto. Laŭ teoremo de Dirac (1961), ĉiu minimuma disiganto en kordeca grafeo estas plena; Dirac utiligis ĉi tiun propraĵon por pruvi ke kordeca grafeo estas perfekta.
Kordecigo kaj arbolarĝo
redaktiG estu hazarda grafeo, kordecigito de G estas kordeca grafeo, kiu enhavas G kiel subgrafeo. La arbolarĝo de G estas la nombro da verticoj en la plej granda kliko de la kordecigito kiu minimumigas la nombron. k-arbo estas grafeo tia, ke ne eblas aldoni novan lateron sen grandigi ĝian arbolarĝon trans k. Tial, k-arboj estas siaj propraj kordecigitoj, kaj estas subaro de kordecaj grafeoj. Oni ankaŭ povas difini variajn klasojn de grafeoj per kordecigo[2].
Notes
redakti- ↑ Fulkerson, D. R.; Gross, O. A. (1965), "Incidence matrices and interval graphs", Pacific J. Math 15: 835–855, doi:10.2140/pjm.1965.15.835, http://projecteuclid.org/Dienst/UI/1.0/Summarize/euclid.pjm/1102995572.
- ↑ Parra, Andreas; Scheffler, Petra (1997), "Characterizations and algorithmic applications of chordal graph embeddings", Discrete Applied Mathematics 79 (1-3): 171–188, doi:10.1016/S0166-218X(97)00041-3.