Kornata arkipelago
La Kornatoj (kroate Kornati aŭ pli longe Kornatski otoci) aŭ la Kornata arkipelago estas Kroata arkipelago en la Adriatiko. Ĝi konsistas el proksimume 140 insuloj, insuletoj kaj rokoj. La Kornatoj situas antaŭ la marbordo de centra Dalmatio, sude de la urbo Zadar. Neniu el la insuloj havas daŭrajn loĝantojn.
Kornata arkipelago | ||
---|---|---|
grupo de insuloj, insularo [+] | ||
Akvejo | Adriatiko | |
Koordinatoj | 43° 47′ 0″ N, 15° 20′ 0″ O (mapo)43.78333333333315.333333333333Koordinatoj: 43° 47′ 0″ N, 15° 20′ 0″ O (mapo) | |
Akvokolektejo | 320 km² (32 000 ha) [+] | |
Areo | 320 km² (32 000 ha) [+] | |
Nombro de insuloj | 150 ~ | |
Ĉefa insulo | Kornat (insulo) | |
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | |
Kornata arkipelago | ||
Vikimedia Komunejo: Kornati [+] | ||
La insularo nomiĝis laŭ la insulo Kornat, kiu estas la plej granda. Tiu tre mallarĝa insulo havas longon de 25,2 km kaj larĝon de 2,5 km.
Geografio
redaktiLa Kornatoj situas en marareo kun grando de ĉ. 320 km² kaj per tio estas la arkipelago kun la plej granda denseco de la Mediteraneo[1]. Oni povas subdividi la insularon en la Donji Kornati kaj la Gornji Kornati, respektive la malaltaj kaj altaj Kornatoj. La Donji Kornati, de kiu ankaŭ Konat apartenas, situas pli fora de la ĉeftero. La plej granda de la Gornji Kornati estas Žut, kiu estas ankaŭ la plej granda neloĝata insulo de Kroatio. Ĉiuj insuloj konsistas el karsto.
Tuj norde de la Kornatoj situas la insulo Dugi Otok. La arkipelago administracie apartenas al la provinco Šibenik-Knin.
Nacia parko
redaktiLa plej grand parto de la Kornatoj, kiu konsistas el 89 insuloj, fariĝis en 1980 la Nacia Parko Kornati. La insulo Kornat okupas du trionon de la areo de la parko. La majoritato de la terposedantoj venas de la insulo Murter. Ili havas simplajn domojn ĉe la bone ŝirmataj golfetoj, kiel Vruje, Kravjačica kaj Lavsa, kiuj servas kiel dumtempaj loĝejoj.
Referencoj
redakti- ↑ Vladimir Skračiċ (2003). "Kornat Islands". Zadar: Forum. ISBN 953-179-600-9.