La Madeleine (Parizo)
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn La Madeleine (Nord) kaj La Madeleine (stacidomo). |
L'église de la Madeleine (franclingva prononco: [leɡliːz də la madəlɛn], Preĝejo de Magdalena; pli formale, L'église Sainte-Marie-Madeleine; malpli formale, simple La Madeleine) estas romkatolika preĝejo kiu okupas elstaran lokojn en la 8-a arondismento de Parizo, Francio.[1][2] La preĝejo Madeleine estis desegnita laŭ sia nuntempa formo kiel templo por la glorio de la armeo de Napoleono. Je ties sudo kuŝas la Placo Concorde, oriente la Placo Vendôme, kaj okcidente la preĝejo de Sankta Aŭgusteno.
La Madeleine | |||
---|---|---|---|
Église de la Madeleine | |||
kristana preĝejo | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | novklasika arkitekturo vd | ||
Estiĝo | 1845 | ||
Adreso | |||
Urbo | Parizo | ||
Lando | Francio vd | ||
Situo | 8-a arondismento de Parizo | ||
Adreso | 14 rue de Surène, 75008 Paris | ||
Situanta sur | place de la Madeleine | ||
Poŝtkodo | 75008 | ||
Situo | |||
Geografia situo | 48° 52′ 12″ N, 2° 19′ 28″ O (mapo)48.872.3244444444444Koordinatoj: 48° 52′ 12″ N, 2° 19′ 28″ O (mapo) [+] | ||
| |||
Posedata de | municipality of Paris vd | ||
Retejo | https://lamadeleineparis.fr | ||
Priskribo
redaktiLa Madeleine estis konstruita en novklasika stilo kaj estis inspirita de la multe pli malgranda Maison Carrée en Nîmes, nome unu el la plej bone konservita el ĉiuj el Romiaj temploj. Ĝi estas unu el la plej fruaj grandaj novklasikaj konstruaĵoj kiuj imitas la tutan eksteran formon de Romia templo, kaj ne nur la portikan fronton. Ties kvindek du korintstilaj kolonoj, po 20 metrojn altaj, ĉirkaŭas la tutan konstruaĵon. La frontona skulptaĵo de la Lasta juĝo estis farita de Philippe Joseph Henri Lemaire, kaj la elbronzaj pordoj montras reliefojn reprezentantajn bildojn pri La Dekalogo. La konstruaĵo estas 108 metrojn longa kaj 43 metrojn larĝa.[3][4]
Bildaro
redakti-
La Madeleine en la 1890-aj jaroj
-
La Kolonaro
-
La navo kun la fresko de Jules-Claude Ziegler nome La historio de kristanismo en kiu elstaras Napoleono
-
La altaro kun la statuo de Maria Magdalena
-
Unu el la kupoloj
-
Bapto de Kristi de François Rude
-
Frontono montras la bildaron de la Lasta juĝo
-
La bronzaj pordoj montras la temon de la Dek Ordonoj
-
Natano antaŭ Davido, bronza basreliefo en la pordo
Notoj
redakti- ↑ "La Madeleine". Arkivigite je 2020-02-29 per la retarkivo Wayback Machine aviewoncities.com. Alirita la 7an de junio 2019.
- ↑ "ÉGLISE DE LA MADELEINE". en.parisinfo.com. Alirita la 7an de junio 2019.
- ↑ MadeleineArticle Free Pass. britannica.com. Alirita 23a de marto 2014 .
- ↑ EGLISE DE LA MADELEINE. francethisway.com. Alirita 23a de marto 2014 .
Eksteraj ligiloj
redakti- Retejo de la preĝejo
- 3D modelo de la preĝejo en Google Earth Arkivigite je 2007-01-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Insecula: Église de la Madeleine Historio de la loko kaj strukturo