La Ruĝa Anagalo
romano de Emma Orczy
La Ruĝa Anagalo, angle The Scarlet Pimpernel, estas la plej konata verko de Baronino Orczy. Eldonita en 1905, la romano temas pri la mistera kaj tre priparolata "Ligo de la Ruĝa Anagalo". Ĉi tiun grupon estras la ruza kaj nobla anglo Sir Percy Blakeney, kiu, kun siaj komplicoj, riskas sian vivon por savi la senkulpulojn, implikiĝitajn en la Teroro de la franca revolucio en Parizo. Liaj maskovestoj kaj aliaj lertaj rimedoj por eviti kapton protektas lian anonimecon eĉ inter la angloj.
The Scarlet Pimpernel | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Emma Orczy |
Lingvoj | |
Lingvo | angla lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1905 |
Eldonejo | Hutchinson |
Ĝenro | cloak and dagger novel |
Loko de rakonto | Francio |
- "Ni serĉas lin tie, ni serĉas ĉi tie, / Tiuj francaĉoj serĉas lin ĉie. / Ĉu li estas en infero? Ĉu en ĉiel'? / Tiu damnita, nekaptebla Anagal'."
- —Sir Percy Blakeney (ĉ.12)
La filmo Pimpernel Smith de 1940 kun Leslie Howard (reĝisoro Harold Young) estas la plej konata filmigo de tiu ĉi verko.
- Die Scharlachrote Blume (de)
- La Pimpinela escarlata (es)
- La Primula rossa (it)
- Punainen Neilikka (fi)
- Röda nejlikan (sv)
- Den Røde Pimpernel (da)
- Vörös Pimpernel (hu)
- De Rode Pimpernel (nl)