La blua Danubo
La Valso de la Danubo estis komponita de Johann Strauss en la jaro 1867. La origina titolo estas la plej famkonata Ĉe la bela blua Danubo "An der schönen blauen Donau", konata ankaŭ sub la nomo "Donauwalzer" (Danuba Valso). Entute ĝi daŭras ĉirkaŭ 9 minutojn.
Origino
redaktiLa valson li origine komponis kiel tiel nomatan korusan valson por la viena vira koruso. Unua prezento okazis je la 13-a de februaro 1867. Multan sukceson ĝi ne havis.
Kiam Strauss poste partoprenis en la internacia ekspozicio en la jaro 1867 en Parizo li bezonis urĝe novajn komponaĵojn kaj li rememoris pri la valso. Li kreis ĝian instrumentan version. En tiu formo kaj kun la nova nomo "Le beau Danube bleu" la muzikpeco tuj ekhavis sukceson. Ankaŭ nun oni prezentas ĝin preskaŭ senescepte kiel orkestran valson.
En kino
redaktiLa filmo “Vienaj valsoj” farita de Alfred Hitchcock en 1934, prezentas la fantazian version de la apero de la valso[1].
Eksteraj ligiloj
redakti- Kanteblaj tekstoj de "Donau so blau" kaj "Wiener seid froh"
- Priskribo de la komponaĵo kaj ekzemploj Arkivigite je 2009-02-08 per la retarkivo Wayback Machine
- An der schönen blauen Donau: Liberaj muziknotoj por elŝuti de International Music Score Library Project.
- Stanislavo Belov (2020-04-17) “Vienaj valsoj”: Hitchcock-a fabelo pri la juna Johann Strauss (esperante). Blogger. Alirita 2020-04-24 . (recenzo pri la filmo, prezentanta fantazian historion pri kreado de la valso)
Referencoj
redakti- ↑ Stanislavo Belov (2020-04-17) “Vienaj valsoj”: Hitchcock-a fabelo pri la juna Johann Strauss (esperante). Blogger. Alirita 2020-04-24 .