Lajos Barta (skulptisto)

Lajos Barta [lajoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Barta Lajos estis hungara, foje germana skulptisto. Lia origina familia nomo estis Beck [bek], liaj fratoj estis István Barta (pentristo) kaj Mária Barta (pentristo).

Lajos Barta (skulptisto)
Persona informo
Naskiĝo 9-an de marto 1899 (1899-03-09)
en Budapeŝto
Morto 13-an de majo 1986 (1986-05-13) (87-jaraĝa)
en Kolonjo
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)oj Mária Barta (pentristo) kaj István Barta Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo skulptisto
artisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Lajos Barta[1] naskiĝis la  3-an de marto 1899 (nun 1899-03-03) (laŭ alia informo la  9-an de marto 1899 (nun 1899-03-09)) en Budapeŝto, li mortis la 8-an de majo 1986 en Kolonjo.

Banantoj de Barta en Tatabánya ekde 2017

Biografio

redakti

Lajos Barta devenis el juda familio. Eĉ kiel infano li estis rimarkita pro sia speciala talento por desegnado. Ekde 1911 li studis ceramikan teknikon en Reĝa Desegna Edukejo de Richard Adolf Zutt, ekde 1915 li studis private de Ede Telcs, post 2 jaroj li ricevis lecionojn pri lignoĉizado. Inter 1920–1922 li studvojaĝis en Italio, sed li laboris ankaŭ en uzino pri terakotoj en Milano, poste li konatiĝis kun la modernaj stiloj en Parizo. En 1936 li frekventis privatan lernejon de Vilmos Aba-Novák. Inter 1938-1943 li vivis kune kun Endre Rozsda (kiel samseksemulo), pro la hungaraj kontraŭjudaj leĝoj ili iris al Parizo, sed dum la nazia erao en 1940 ili lastmomente povis rerifuĝi al Budapeŝto, kie li estis trudlaboristo. Liaj kreaĵoj neniiĝis dum la 2-a mondmilito. En la sekvaj jardekoj li ofte ŝanĝis loĝlokojn en pluraj urboj de Eŭropo, tamen plej ofte en Okcidenta Germanio. Lian postmortan heredaĵon gardas muzeo de Székesfehérvár.

Elektitaj ekspozicioj

redakti
  • Kolonjo (1968, 1981)
  • Parizo (1974)
  • Hamburgo (1976)
  • Bonn (1977)
  • Székesfehérvár (1986)

Elektitaj skulptaĵoj

redakti
  • Menyasszony I. – 1949
  • Új élet – 1949
  • Boldog Család – 1950
  • Flughafenplastik – 1958
  • Erotische Bewegung – 1958
  • Welle – ĉirkaŭe 1959, Pécs
  • Vogel – ĉirkaŭe 1960, Budapeŝto
  • Sonnenuhr – ĉirkaŭe 1961, Siófok
  • Drei Pferdchen – 1964, Budapeŝto
  • Schlafendes Kind – 1966
  • Tanz – 1967
  • Couple – 1969, Wuppertal / 1970, Bonn
  • Schwingende – 1971, Bonn
  • Garten Eden – 1973
  • Die Schutzsuchenden – 1978, Kolonjo
  • Akrobaten – 1980, Mülheim-Ruhr
  • Uralte Form – 1985, Kolonjo /1987, Székesfehérvár

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti
  NODES