Lancoforma garolo
La Lancoforma garolo aŭ Nigrakapa garolo (Garrulus lanceolatus) estas specio de birdo de la familio de Korvedoj kaj genro Garrulus, kiu enhavas nur aliajn du speciojn kaj kiuj loĝas en Azio.
Lancoforma garolo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Lancoforma garolo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Garrulus lanceolatus (Vigors, 1831) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Aspekto
redaktiĜi estas preskaŭ samgranda kiel ties proksima parenco la Eŭrazia garolo, sed iomete pli svelta escepte pri la beko kio estas pli mallonga kaj dika. Same estas similkolora pri la ĝenerala bruna koloro kaj markoj ĉefe bluaj en flugiloj, sed ankaŭ blankaj kaj nigraj en flugiloj kaj vosto. Sed en flugiloj estas pli da nigro supre kaj ĉefe la tuta kapo estas nigra kun elstara kresto kaj gorĝo striita de blanko sur la nigra fono. Krome la vosto estas pli longa kaj blua anstataŭ nigra. La pugo estas bruna anstataŭ blanka.
Disvastiĝo
redaktiĜi loĝas en orienta Afganio kaj Himalajo tra Nepalo en arbara habitato kun grandaj areoj de malferma grundo pli ol densa arbaro. Ili loĝas ankaŭ en kelkaj kultivataj areoj kaj eĉ ĉe vilaĝoj se estas sufiĉe da arboj kaj arbustoj proksime.
Kutimoj
redaktiIli manĝas kaj surgrunde kaj en arboj kaj manĝas preskaŭ la saman ampleksan gamon de planta kaj animala materialo kiel sia proksima parenco, inklude ovojn kaj birdidojn kaj restaĵojn ĉe homaj setlejoj.
Ili nestumas en arboj kaj taŭgaj arbustoj kaj ankaŭ pri tio ili similas al la Eŭrazia garolo. La ino demetas kutime 3-5 ovojn kiuj estas kovataj dum 16 tagoj. Ambaŭ gepatroj manĝigas la idojn.
La voĉo estas tre simila al tiu de la proksima parenco kaj estas plej ofte laŭta ĉirpado sed kun pli longaj intermezoj.
Bildoligo
redakti- Lancoforma garolo Arkivigite je 2007-03-10 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
redakti- BirdLife International (2004). Garrulus lanceolatus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Malplej zorgiga
Eksteraj ligiloj
redakti- Avibase Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine