Lappeenranta

komunumo en Finnlando

Lappeenranta estas urbo kaj komunumo en la provinco Suda Karelio de Finnlando, ĉe la landlimo de Rusio. Ĝis la jaro 2009 ĝi estis parto de la gubernio Suda Finnlando.

Lappeenranta

Blazono de Lappeenranta

Situo de Lappeenranta

Blazono Situo
Map
Lappeenranta
urbokomunumo
www.lappeenranta.fi
Provinco Suda Karelio
Fondita 1649
Areo 1 756 km²
Loĝantaro 72 000
Finnlingvaj 96,2 %
Svedlingvaj 0,2 %
vdr

Historio

redakti

La urbon fondis en 1649 la sveda reĝino Kristina (Svedio). Ĝi iĝis en 1721 provinca ĉefurbo. Lauritsala estis ligita al Lappeenranta en 1967, Nuijamaa en 1989, Joutseno en 2005 kaj Ylämaa en 2010.

 
rezidejo de la urba fortikaĵo

Vidindaĵoj

redakti
  • ligna urbodomo, konstruita en 1829 laŭ planoj de Carl Ludwig Engel
  • la luterana ligna kirko Sankta Maria
  • la plej malnova ortodoksa preĝejo de Finnlando (1785)
  • akvoturo
  • fortikaĵo ĉe la norda rando de la urbo

35 km sude de Lappeenranta situas la eta komunumo Ylämaa, la sola minada kaj prilabora ejo de la juvelŝtono spektrolito.

Ekonomio

redakti

Grava ekonomia branĉo de la urbo estas la komercado, lignoinstruado, maŝinproduktado. La flughaveno Lappeenranta troviĝas 2 km okcidente de la urbo.

Lappeenranta estas sidejo de la en 1969 fondita Teknika Universitato de Lappeenranta kun ĉ. 5700 studentoj kaj 980 kunlaborantoj.

 
Saimaa-kanalo ĉe Lappeenranta

Partneraj urboj

redakti

Inter la partneraj urboj de Lappeenranta estas

Eksteraj ligiloj

redakti
  NODES
Done 1