Le Quai des brumes (filmo)
Le Quai des brumes ("Kajo de la brumoj") estas franca filmo de Marcel Carné aperinta en 1938.
Le Quai des brumes | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Le Quai des brumes |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 17 maj. 1938, 1938 |
Ĝenro | drama filmo, krimfilmo, amafera filmo, filmo bazita sur romano |
Kameraado | Eugen Schüfftan |
Reĝisoro(j) | Marcel Carné |
Produktisto(j) | Gregor Rabinovitch |
Scenaro | Jacques Prévert • Pierre Mac Orlan |
Loko de rakonto | Francio |
Muziko de | Maurice Jaubert |
Rolantoj | Jean Gabin • Michel Simon • Michèle Morgan • Pierre Brasseur • Édouard Delmont • Gaby Wagner • Jenny Burnay • Léo Malet • Marcel Melrac • Marcel Pérès • Martial Rèbe • Raymond Aimos • Raymond Pélissier • René Génin • Robert Le Vigan • Roger Legris |
Honorigoj | Louis Delluc Prize • National Board of Review Award for Best Foreign Language Film |
IMDb | |
Temo
redaktiJean, dizertinto el kolonia armeo, alvenas en Le Havre, de kie li intencas forlasi Francion. En la gastejo de Panama, li ekkonatiĝas kun Nelly, melankolia junulino, terurita de sia kuratoro Zabel, kiun ŝi suspektas esti mortiginta sian amanton. Por defendi Nelly, Jean mortigas Zabel. Dum li intencas forfuĝi al Venezuelo, li estas siavice mortigita de Lucien, juna loka bandito, kies malamon li altiris al si.
Teĥnikaĵoj
redakti- Titolo: Le Quai des brumes - ankaŭ: Quai des brumes
- Reĝisoro: Marcel Carné
- Scenaro laŭ: Le Quai des brumes de Pierre Mac Orlan (Gallimard 1927)
- Adapto kaj dialogoj: Jacques Prévert
- Produkta firmao: Ciné-Alliance
- Ĉefo de produkto: Gregor Rabinovitch
- Direktoro de produkto: Simon Schiffrin
- Distribuo: Ciné Alliance Mondial - Les films Osso
- Foto: Eugen Schüfftan
- Operatoro: Louis Page, helpita de Marc Fossard kaj Pierre Alekan
- Help-reĝisoroj: Claude Walter kaj Guy Lefranc
- Sono: Antoine Archimbaud
- Muntado: René Le Hénaff; helpita de A.Chourat
- Dekoroj: Alexandre Trauner helpita de Paul Bertrand
- Platforma fotisto: R.Kahan
- Ĝenerala inskeptoro: S-ino Goulian
- Kostumoj: Chanel
- Muziko: Maurice Jaubert
- Afiŝo: Clément Hurel
- Daŭro: 91 minutoj
- Formato: 35mm, nigra-blanka - 1,37:1
- Miksado: R.C.A Photophone System
- Filmado: de januaro al februaro 1938
- Lokoj de filmado: Studioj de Joinville kaj Le Havre por eksteraĵoj
- Aperdato: 18-a de majo 1938 en Parizo
Rolularo
redakti- Jean Gabin: Jean, dizertinto
- Michèle Morgan: Nelly, junulino kun kuratoro
- Michel Simon: Zabel, kuratoro de Nelly
- Pierre Brasseur: Lucien Le Gardier, banditestro
- Édouard Delmont: Panama, gastejestro
- Aimos: Quart-Vittel
- Robert Le Vigan: Michel Krauss, pentristo
- René Génin: Doktoro Mollet
- Marcel Pérès: Ŝoforo de ŝarĝaŭto
- Jenny Burnay: knabino, amikino de Lucien
- Roger Legris: Grumo
- Claude Walter: "L'orphelin" ("La orfo")
- Raphaël: Bébé, dua komplico
- Martial Rèbe: Kliento
- Marcel Melrac
- Raymond Pélissier
- Léo Malet
- Gaby Wagner
Dialogoj
redakti- En tiu filmo, Gabin eldiras sian faman «T'as de beaux yeux tu sais» ("Ci ja havas belajn okulojn"), en sceno kun Michèle Morgan. Ankaŭ troviĝas humurplenaj replikoj kiel: «Autant cette tête-là que pas de tête du tout» ("prefere havi tian kapon, ol nenian entute"), eldirita de Michel Simon.
Rekompencoj
redakti- Premio Louis-Delluc en 1939
- Granda premio de franca kino en 1939
- Premio Méliès de Filma Akademio (egalece kun La Bête humaine de Jean Renoir)
Anekdoto
redaktiDum la filmado, Pierre Brasseur, kiu malbone parolis pri Michèle Morgan, altiris al si rankoron de Jean Gabin. Tiu ĉi, tre ĉagrenita, kiam li devis vangofrapi Pierre Brasseur en unu el la scenoj, ne retenis sian frapon. Rezultis unu el la plej belaj vangofrapoj en kino-historio.