Lengolfo
Lengolfo estas la plej malgranda formo de golfosporto. Ĝi ne estas ludata sur grandaj razen-terenoj, sed sur propraj lenoj. Principe tiu konformas al la lasta bato sur la golfejo per kio la pilketo estas entruigita. La celo de la ludo estas sama: entruigi la golfpilkon per eble plej malmultaj batoj. La esprimo estas la kolektiva termino por la nomigitaj lengolfaj sistemoj mini-golfo, miniatura golfo, kobi-golfo, stelgolfo kaj feltgolfo. Lengolfo estas lertecludo kaj apartenas al la precizecsportoj. Ĝi estas teknike orientita sporto kies rezulto dependas de la sperto, ekzerco kaj la kvalito de la ekipaĵo.
Lengolfo | |
---|---|
pilkosporto | |
Fakoj | |
Kulminaj konkursoj | |
Internacia federacio | |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Sporto | |
Historio
redaktiLa lensporto evoluiĝas el la golfsporto, kiu havis sian komencon en la 15a jarcento. De la golfo ĝi transprenis la entruigon trans la lastaj metroj variegante la baton trans diversaj obstakloj inter la ekbato kaj la truo. Tial ĉe lengolo nur ekzistas batiltipo, sed pilkoj kun diversaj rulkarakterizaĵoj.
Golfejoj kun la plej diversaj obstakloj ekestis ekde la 1920-aj jaroj en Anglujo kaj Usono. Tiaj golfejo pli kaj pli populariĝis en multaj landoj.
La sviso Paul Bongni prezentis en 1951 peton pri patento de normigita formo de golfejo kiu en 1953 estas aprobita. La unua mini-golfejo estis konstruata vintre de 1953/54 en la itala Askono,[1]la dua normigita golfejo estis konstruata 1956 en la hamburga parko Planten und Blomen.
Sistemoj de lengolfejo
redaktiMinigolfa sistemo betono
redaktiMini-golfo[2] laŭ la sistemo Bongni havas escepte de la 25 m longa malproksima leno nur 12 m longajn kaj 1,25 m larĝajn lenojn el betono inklude de la obstaklo. La obstakloj el betono aŭ naturŝtono estas normigitaj.
Mini-golfa sistemo Eternit (miniaturgolfo)
redaktiMini-golfo/Eternit[3] havas 6,25 m longajn kaj 0,90 m larĝajn lenojn. Ili estas el platoj el fibrocemento (eternito), kiuj kuŝiĝas en fera kadro. Ekzistas 25 normigitaj lenoj kun aŭ sen obstaklaĵoj.
Kobigolfo
redaktiEkzistas du diversaj specoj de kobigolfo: granda kobigolfo kaj malgranda kobigolfo. Ĉe specoj la ludisto devas bati la pilkon tra uunu aŭ du goletoj antaŭ ĝi estas truigita. Granda kobigolfo havas la saman amplekson kiel mini-golfo. Malgranda kobigolfo havas grandecon de miniatur-golfo el eternito.
Stelgolfo
redaktiStelgolfo[4] ankaŭ estas ludata sur betonaj lenoj. Ili estas 8 m longaj kaj 1 m larĝaj. La fina cirklo havas diametron de 2 metrojn. La obstakloj estas por ĉiu golfejo samaj nur la sinsekvo varias. Ĉe la lasta leno la cirklo je la fino havas la formon de kvinpinta stelo.
Feltgolfo
redaktiEl Skandinavio venas la feltgolfa sistemo -la golfejo konsistas el 18 lenoj kun obstakloj. [5] Ĉiu leno povas esti inter 9 kaj 18 metroj, ili larĝas 90 cm. La celcirklo povas esti inter 1,80 m aŭ 2,40 m larĝa. La surfaco de la lenoj estas kovrata per felttapiŝo
Vidu ankaŭ
redaktiLiteraturo
redakti- Nunzia Conte: La guerra del golf. Ascona rivendica la paternità del primo campo di minigolf in tutto il mondo, in: Eco di Locarno, 13. Mai 1991, p. 12 (Digitalisat Arkivigite je 2015-02-20 per la retarkivo Wayback Machine)
- Mathias Kaiser: Das große Bahnengolf Buch. Alles Wissenswerte über Minigolf und Miniaturgolf; Frankfurt am Main: Sport-und-Freizeit-Verlag, 1981; ISBN 3-88759-027-9.
- Michael Seiz: Minigolf. Vom Freizeitspaß zum Leistungssport; Simmern: Böhmer, 2002; ISBN 3-00-005487-1.
Eksteraj ligiloj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Nunzia Conte: La guerra del golf. Ascona rivendica la paternità del primo campo di minigolf in tutto il mondo, in: Eco di Locarno, 13a de Majo 1991, p. 12 (Digitalisat Arkivigite je 2015-02-20 per la retarkivo Wayback Machine).
- ↑ Österreichischer Bahnengolfverband: Minigolf (Mi) (PDF-Datei; 84 kB); in: Regelwerk des ÖBGV, Ausgabe 2008, p. 44–54.
- ↑ Österreichischer Bahnengolfverband: Miniaturgolf (Ma) (PDF-Datei; 925 kB); in: Regelwerk des ÖBGV, Ausgabe 2008, S. 55–69.
- ↑ Österreichischer Bahnengolfverband: Ein von der WMF und dem ÖBGV (MOS) anerkanntes Bahnen-System Sterngolf (St) (PDF-dosiero; 682 kB); in: Regelwerk des ÖBGV, Ausgabe 2008, S. 98–106.
- ↑ Österreichischer Bahnengolfverband: Schwedische Filzbahnen (PDF-Datei; 618 kB); in: Regelwerk des ÖBGV, Ausgabe 2008, S. 68–92.