Liliana Cavani
Liliana CAVANI (Carpi, Provinco Modena, Italio, 12a de januaro 1933) estas itala kina scenaristo kaj reĝisoro kiu studis literaturon kaj diplomiĝis en Kineksperimenta Centro. Ŝiaj plej famaj filmoj estas Il portiere di notte, pri naziismo, kaj Al di là del bene e del male, pri la vivo de Friedrich Nietzsche.
Liliana Cavani | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Liliana Cavani | |||||
Naskiĝo | 12-an de januaro 1933 (91-jaraĝa) en Carpi | ||||
Lingvoj | angla • itala vd | ||||
Ŝtataneco | Italio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Bolonjo Experimental Centre of Cinematography (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmreĝisoro scenaristo reĝisoro vd | ||||
Laborkampo | Kina reĝisorado kaj kina scenverkado vd | ||||
Aktiva dum | 1961– vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li realigis du verkojn pri la vivo de Francisko el Asizo: nome serieto Francesco d'Assisi (1966), kaj la filmo Francesco (1989), protagonistigita de Mickey Rourke, kaj ankaŭ filmo pri Galileo Galilei.
Ŝi dediĉis sin ankaŭ al reĝisorado de operoj, kun elstaraj prezentoj de La Traviata, de Giuseppe Verdi, reĝisorita de Riccardo Muti en La Scala; Cavalleria Rusticana, de Pietro Mascagni, kaj Manon Lescaut, de Giacomo Puccini, inter aliaj.
Filmoj
redakti- L'ordine del tempo (2023)
- Clarisse (2012) - kurto
- Einstein (2008)
- De Gasperi, l'uomo della speranza (2005)
- Ripley's Game (2002)
- Dove siete? Io sono qui (1993)
- Francesco (1989)
- Berlin Affair (1985)
- Oltre la porta (1982)
- La pelle (1981)
- Al di là del bene e del male (1977)
- Milarepa (1974)
- Il portiere di notte (1974)
- L'ospite (1971)
- I Cannibali (1970)
- Galileo (1969)
- Francesco d'Assisi (1966)