Limbourg (Belgio)
Limbourg (france: [lejmBUR], nederlande Limburg, valone: Limbôr) estas municipo kaj urbeto kun karaktero. Limburgo estis la kerno de la historia Duklando de Limburgo, laŭ kiu la nunaj nederlandaj kaj belgaj provincoj de Limburgo estis nomitaj en la 19-a jarcento.
Limbourg | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
municipo en Belgio urbo de Belgio urbo vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | Belgio | ||
Regiono | Valonio | ||
Provinco | Lieĝo | ||
Arondismento | Verviers | ||
Fondita | 1825 (urbo) | ||
Poŝtkodo | 4830 | ||
Retpaĝaro | http://www.ville-limbourg.be | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 5 976 (januaro 2016) | ||
Loĝdenso | 230 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 37′ N, 5° 56′ O (mapo)50.6166666666675.9333333333333Koordinatoj: 50° 37′ N, 5° 56′ O (mapo) | ||
Areo | 24,63 km² (2 463 ha) | ||
Horzono | +1 (+2 de aprilo ĝis oktobro) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Limbourg [+] | |||
Geografio
redaktiLimbourg situas parte en alteco de proksimume 275 metroj ĉe la rivero Vesdre en la provinco Lieĝo, Valonio, la franclingva parto de Belgio. Ĝi havas 5.500 loĝantojn.
La urbo Limburgo konsistas el du partoj: malsupre ĉe la rivero Vesdre situas Dolhain, la industria kaj komerca centro kun ĝia stacidomo Dolhain-Gileppe situanta ĉe la fervoja linio Liège-Aachen. Okcidente de la haltejo estas la viadukto super la valo Vesdre, konstruita en 1842, unu el la plej grandaj infrastrukturaj verkoj sur tiu itinero.
Historio
redaktiTemas pri unu el la 133 municipoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi ricevis la titolon en la jaro 1825. Komence de januaro 2016 ĝi havis 5976 loĝantojn.
Ekde 1977 la municipoj Bilstain, Hèvremont kaj Goé (nl: Gulke) apartenas al Limbourg, la ĉefa municipo.
Atentu ke pli norde, en Flandrio, la nederlandlingva parto de Belgio, ekzistas provinco Limburgo, parto de historia duklando, kies norda parto nun situas en Nederlando (Nederlanda Limburgo) - la urbo Limbourg tamen ne situas en la samnoma provinco.
La fortikigita urbo - kaj ankaŭ la preĝejo - suferis de pluraj sieĝoj (en 1578,1675,1703) kaj incendio en 1834.
Pro la inundoj en Okcidenta kaj Mezeŭropo en 2021, granda parto de la malsupraj partoj de la urbo (Dolhain) estis grave trafita[1].
Hodiaŭ, la urbeto konsistas el du partoj: unuflanke la malsupra urbo (Dolhain) kiu fariĝis la nuna komerca kaj industria centro kaj aliflanke la historia supra urbo kun la ruinoj de la kastelo, la remparoj same kiel la pitoreska Placo Saint-Georges.
Turismo
redaktiLa arkitektura tutaĵo de la supra urbo estas inkluzivita en la Listo de esceptaj heredaĵoj de la Valona Regiono (fr: Liste du patrimoine immobilier exceptionnel de la Wallonie) kaj estas parto de la asocio kiu kunigas la plej belajn loĝlokojn en Valonio[2]. Sur Place St. Georges troviĝas 300-jaraĝan tilion.
Preĝejo
redaktiLa preĝejo de Sankta Georgo datiĝas de la dekkvina jarcento kaj estis konstruita en gotika stilo. Ĝia tuta restaŭro ekos en 2025.
Ekster la malnovaj urbaj fortikaĵoj kaj sub la preĝejo Saint-Georges estas la historia tombejo. La preĝejo kuŝas sur kruta roko kaj impone staras super la malnova tombejo.
Verda vojo
redaktiPor bicikloŝatantoj nova verda vojo (Ravel: La Vesdrienne) de 9km ligos la urbon Verviers al Limbourg (Rue de Limbourg, Dolhain)[3]. La projekto kiu ekos en 2025 etendiĝos laŭ la tuta Vesdre-valo, de Lieĝo ĝis Eupen, por tiam atingi Aachen (Akeno).
Naturo
redaktiParto de la granda arbaro "Hertogenwald" situas en la suda parto de tiu ĉi urbeto.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficialo retejo (franca, nederlanda, germana, angla)
- Turismo Limbourg (fr, nl, de, en)
Referencoj
redakti- ↑ (de) Einwohner von Dolhain vor dem Nichts - "Das wird Jahre dauern", BRF, la 26-an de julio 2021.
- ↑ (fr) Les plus beaux villages de Valonie Arkivigite je 2006-08-27 per la retarkivo Wayback Machine (La plej belaj vilaĝoj de Valonio)
- ↑ (fr) La Vesdrienne : 9 kilomètres de voie cycliste de Verviers, RTBF, la