Listo de E-numeroj
listartikolo en Vikimedio
La listo de E-numeroj estiĝis laŭ dekreto de la Eŭropa Unio la 18-an de septembro 1989. Ĝi estas la listo de ĉiuj substancoj permesitaj kiel nutraĵoj aldonaĵoj, klasigitaj laŭ grupoj.
La nutraldonaĵoj estas substancoj aldonitaj por plibonigi la konservadon, kaj koloron, la guston, la aspekton, ... de nutraĵoj. En Eŭropo permesita aldonaĵo havas kodon de tipo Exxx.
Nutraĵaj kolorigiloj
redaktiKolorigiloj farbas nutraĵojn por ke ili estu pli apetitinstiga al konsumantoj.
Kolorigilo estas ĉia substanco uzita por ŝanĝi la koloron de la aĵo (teksaĵo, papero, nutraĵo, ...). En la suba listo troviĝas nur kolorigiloj por nutraĵoj.
ATENTU! La tabelo sekvanta ne estas kompleta! La kompleta listo por nutraĵoj etendiĝas de E100 al E199.
Kolorigilo | Kodo | Origino | Kemia nomo | T.A.D. (mg/kg m.c)*(1) |
---|---|---|---|---|
flava | E 100 | natura (kurkumo) | kurkumino | |
flava | E 101 | biosinteza aŭ natura aŭ sinteza |
riboflavino (vitamino B2, laktoflavino) | |
flava | E 102 | sinteza | tartrazino | |
flava | E 104 | sinteza | kinolina flavaĵo | |
flava | E 110 | sinteza | sunsubira flavaĵo FCF (oranĝa flavaĵo S) | |
verda | E 140 | natura | klorofilo, klorofilino | |
verda | E 141 | kemia ŝanĝo de naturaĵo | kupron entenanta klorofilo/klorofilino | |
flava-oranĝa | E 160a ĝis 160f | natura | karotenoidoj |
Eksteraj ligiloj
redakti- Regularo (CE) No 884/2007 de la komisiono de la 26-a de julio 2007 rilate al urĝo retiri la ruĝan koloron 2G (E 128) (france) Arkivigite je 2007-10-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Nutraĵaj aldonaĵoj (france) Arkivigite je 2007-09-26 per la retarkivo Wayback Machine
- Listo de la nutraĵaj aldonaĵoj. Eblo komenti (france) Arkivigite je 2007-09-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Aliaj informoj pri E-numeroj
- La Nutrition (nutrado) - ttt-ejo kun informoj pri nutrado kaj dietoj Arkivigite je 2021-02-28 per la retarkivo Wayback Machine