Lola Anglada
Lola Anglada i Sarriera katalune [ˈɫɔɫ əŋˈɡɫaðə] (naskiĝis en 1892 en Barcelono, mortis en 1984 en Tiana, Provinco Barcelono[1]) estis hispana verkistino kaj ilustristino.
Lola Anglada | |||||
---|---|---|---|---|---|
Portreto de Lola Anglada
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1892 en Barcelono | ||||
Morto | la 12-an de septembro 1984 en Tiana | ||||
Tombo | Poblenou Cemetery (en) vd | ||||
Nacieco | hispana | ||||
Lingvoj | kataluna • hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Edukado | La Llotja de Barcelona | ||||
Alma mater | Fine Arts School. University of Barcelona (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkistino kaj ilustristino | ||||
Literatura portalo | |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio
redaktiNaskiĝinta en Barcelona familio kun fortaj radikoj en Tiana, ŝi studis en "La Llotja de Barcelona" kun Joan Llaverias kaj Antoni Utrillo kiuj helpis al Anglada fari sian unuan ekspozicion en la "Sala Parés" kaj en la semajna magazino ¡Cu-Cut!, kiu publikigis ŝiajn desegnojn. Poste, kaj dum mallonga periodo, ŝi eniris la akademion Francesc d' A. Galí, kie ŝi renkontis Joan Miró kaj Cristōfol Ricard, establante kun la lasta proksiman amikecon ambaŭ personan kaj artistan.
En la fino de la Unua mondmilito Anglada vojaĝis al Parizo dank' al stipendio de la Franca registaro, kunlaborante kun pluraj eldon-kompanioj tie, kie ŝi korespondis kun Francesc Macià aŭ Josep Clarà. Plenigita de demokrataj valoroj kaj de la kataluna kaŭzo, ŝi organizis peton de amnestio por la akuzitaj partoprenantoj en la Komploto de Garraf kontraŭ la Reĝo Alfonso la 13-a de Hispanio.
Dum la Hispana Enlanda Milito, ŝi aniĝis al UGT kaj kunlaboris en la "Komisario de Propagando", kun la lasta publikigita en la Hispana Enlanda Milito (1937) kiu eble estas la plej ikona kaj agnoskata El més petit de tots. Kiam finiĝis la milito, ŝi daŭre loĝis en Tiana, urbo en la regiono Maresme apud Barcelono, en la familia feria farmo kie ŝi mortis la 12-an de septembro 1984.
Artaj verkoj
redaktiDivers-kapabla, kun bonega desegna teĥniko, granda sentemo kaj firma Katalunisto, Lola Anglada estas konsiderata kiel la lasta el la klasikaj katalunaj ilustristoj de la 20-a jarcento kaj unu el la plej gravaj verkistoj de la antaŭ-milita erao.
Ŝi kunlaboris kun pluraj porinfanaj magazinoj, inkluzive de En Jordi, En Patufet, La Nuri (kreita de Anglada mem) kaj La Mainada. La karaktero kiu plej multe konatigis ŝin, "El més petit de tots" ("La plej malgranda el ĉiuj"), estas simbolo de Kataluna nacia identeco de tiu periodo.
Rekompencoj kaj heredaĵoj
redaktiEn 1975, al ŝi estis aljuĝita la Medalo de Kultura Merito de la Provinco Barcelono; en 1980 la Medalo de la Promocio de Dekoraciaj Artoj; kaj en 1981 la Creu de Sant Jordi, atribuita de la Generalitato de Katalunio. Ŝi transdonis sian kolekton de pupoj al Provinco Barcelono, kiu instalis ĝin en la Romantika Muzeo de Sitges.
Nomumita adopta filino de Tiana, la vilaĝo ankaŭ nomis sian privatan Elementan lernejon laŭ ŝi. Estas ankaŭ Edukaj Institucioj Lola Anglada en Badalona, L'Hospitalet de Llobregat, Martorell, Esplugues de Llobregat, Vilafranca del Penedès kaj Lloret de Mar.
Inter 1984 kaj 2003 estis atribuita Premio Lola Anglada por mallongaj rakontoj por knaboj kaj knabinoj, kunorganizita de la "Caixa de Terrassa" kaj la Urbodomo de Terrassa.
Ŝia persona kolekto estas konservita en la Fotografia Arĥivo de Barcelono.
Verkoj
redakti- 1920: Contes del Paradís
- 1928: En Peret, mem ilustrita.
- 1929: Margarida, mem ilustrita.
- 1929: Monsenyor Llangardaix
- 1930: Narcís
- 1937: El més petit de tots, mem ilustrita.
- 1949: La Barcelona dels nostres avis
- 1958: La meva casa i el meu jardí
- 1960: Martinet
Referencoj
redakti- ↑ Lola Anglada. Alirita 11 decembro 2013 .
Eksteraj ligiloj
redaktiFonto
redaktiEn tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lola Anglada en la angla Vikipedio.