Lolita (filmo de 1962)

Lolita estas romantika, drama kaj nigrahumura filmo de 1962 reĝisorita de Stanley Kubrick kaj produktita de James B. Harris, bazita sur la klasika samnoma romano de Vladimir Nabokov, kiu ankaŭ verkis la scenaron, centrita sur mezaĝa viro kiu obsediĝas kun adoleska knabino. La filmon ĉefrolas James Mason kiel Humbert Humbert, Sue Lyon kiel Dolores Haze (Lolita) kaj Shelley Winters kiel Charlotte Haze kun Peter Sellers kiel Clare Quilty. Ĝi obtenis nomumon al Oskaro al la plej bona adaptita scenaro.

Lolita
filmo
Originala titolo Lolita
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 12 jun. 1962, 21 jun. 1962, 13 jun. 1962, 6 sep. 1962, 1962
Ĝenro amafera filmo, komedia dramo, drama filmo, filmo bazita sur romano
Kameraado Oswald Morris
Reĝisoro(j) Stanley Kubrick
Produktisto(j) James B. Harris
Scenaro Vladimir Nabokov • Stanley Kubrick • James B. Harris
Loko de rakonto Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Muziko de Nelson Riddle
Rolantoj James Mason • Shelley Winters • Sue Lyon • Peter Sellers • Lois Maxwell • Marianne Stone • Cec Linder • Shirley Douglas • Terry Kilburn • Gary Cockrell • Diana Decker • Marion Mathie • Roberta Shore • Jim O'Brady
Produktinta firmao Seven Arts Productions
Honorigoj premio Ora Globo de la plej bona nova aktorina stelulino de la jaro
IMDb
vdr
Filmemblemo
Sue Lyon en 1967 kiu rolis kiel Lolita en 1962
Lolita filmbildo
Lolita movantaj filmbildoj

Historio

redakti

Kubrick kaj Harris decidis fari Lolita (1962) en Anglio, pro la klaŭzoj metitaj en la kontrakto fare de la produktoroj de Warner Bros. kiuj havigis al ili kompletan kontrolon super ĉiu aspekto de la filmo, kaj la fakto ke la plano Eady kiu konsistis en imposto el biletbudoj permesis al la produktoroj mildigi la kostojn se 80% el la laboristaro estas britoj. Anstataŭe, ili subskribis traktadon de 1 milionoj da usonaj dolaroj kun la kompanio Associated Artists Productions de Eliot Hyman, kaj klaŭzon kiu havigis al ili la artan liberon kiun ili deziris.[1] Lolita, nome la unua klopodo de Kubrick por nigra komedio, estis adapto de samnoma romano de Vladimir Nabokov, kaj transira filmo por Kubrick, "kiu markis turnopunkton el naturalisma kinarto... ĝis la superrealismo de liaj lastaj filmoj", laŭ la kinkritikisto Gene Youngblood.[2] Kubrick estis profunde impresita de la kamaleoneca gamo de aktorkapablo de Peter Sellers kaj donis al li unu el la unuaj oportunoj por improvizi amplekse dum la filmado, filmante lin per tri kameraoj.[3] Ambaŭ fame bone amikiĝis dum la produktado, montrante multajn similaĵojn; ambaŭ lasis la lernejon tro frue, ludis ĵaz-drumojn, kaj kunhavis fascinon por fotografio.[4] Sellers poste diros, ket "Kubrick estas dio en mia opinio".[5]

Lolita estis filmita dum 88 tagoj per buĝeto de 2 milionoj de usonaj dolaroj en la Studioj Elstree, inter Oktobro 1960 kaj Marto 1961.[6] Kubrick ofte kverelis kun Shelley Winters, kiun li trovis "tre malfacila" kaj postulema, kaj preskaŭ maldungis ŝin iam.[7] Pro sia provokema historio, Lolita estis la unua filmo de Kubrick kiu generis polemikon; li finfine devis barakti kun cenzuristoj kaj forigi multon de la seksa elemento de la rilato inter la rolo de Humbert ludita de Mason kaj la Lolita de Lyon kio estis evidenta en la verko de Nabokov.[8] La filmo ne estis grava sukceso ĉu por kritikistoj ĉu ekonomie post la publikigo, kaj enspezis 3.7 milionojn da usonaj dolaroj je biletbudoj en sia malferma periodo.[9] Kubrick kaj Harris montris, ke ili povas adapti tre polemikan romanon sen interfero el studio. La moderaj gajnoj permesis al ili krei kompaniojn en Svisio por profiti avantaĝon de malalta impostado kaj akiri financan sekurecon dumvive.[9] Lolita ekde tiam estis laŭdita de kinkritikistoj.[10] Socia historiisto Stephen E. Kercher dokumentis, ke la filmon "demonstris, ke ties reĝisoro posedas entuziasman, satireman rigardopovon en la socian panoramon kaj en la seksajn handikapojn de la malvarmamilita Usono", dum Jon Fortgang de la kanalo Film4 skribis: "Lolita, per sia akuta mikso de patoso kaj komedio, kaj la dolĉega elsendo de la brilaj linioj de Nabokov fare de Mason, restas la definitiva priskribo de la tragedia leĝo-rompo".[10]

Referencoj

redakti
  1. Duncan 2003, p. 76.
  2. . Lolita. Criterion.com (24a de Septembro, 1992). Arkivita el la originalo je 24a de Aŭgusto, 2014. Alirita 11a de Aŭgusto, 2014 .
  3. LoBrutto 1999, pp. 204–205.
  4. Baxter 1997, p. 154.
  5. Baxter 1997, p. 185.
  6. Baxter 1997, pp. 157, 161; Duncan 2003, p. 80.
  7. LoBrutto 1999, p. 209.
  8. LoBrutto 1999, p. 225; Duncan 2003, p. 77.
  9. 9,0 9,1 Duncan 2003, p. 80.
  10. 10,0 10,1 Lolita. Arkivita el la originalo je 22a de Aŭgusto, 2015. Alirita 17a de Aŭgusto 17, 2015 .

Literaturo

redakti

Vidu ankaŭ

redakti
  NODES
os 12