Los Teques
Los Teques estas ĉefurbo de subŝtato Miranda, urbego kaj diocezo en norda Venezuelo. Ĝi apartenas al urbaro de Karakaso.
Los Teques | |||
---|---|---|---|
urbo urbego vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Ŝtato | Venezuelo | ||
Subŝtato | Miranda | ||
Poŝtkodo | 1201 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 332 725 (2023) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 10° 20′ N, 67° 2′ U (mapo)10.341111111111-67.040555555556Koordinatoj: 10° 20′ N, 67° 2′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 200 m [+] | ||
Horzono | UTC-04:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Los Teques [+] | |||
Bazaj informoj
redakti- Areo: 142 km²
- Telefonkodo: +58 212
- Poŝtkodo: 1201
- Horzono: UTC -4:30
- 10° 20′ 28″ N 67° 02′ 26″ U / 10.34111 °N, 67.04056 °U (mapo)
Geografio
redaktiLos Teques situas en norda Venezuelo en altebenaĵo. Baruta troviĝas 19, Karakaso 21, Petare 28, Valencio (Venezuelo) 108, Barquisimeto 252, Barcelono (Venezuelo) 257, Coro (Venezuelo) 311, Barinas (Barinas) 397, Maturín 428, Bolívar (urbo) 456, Cabimas 483, Marakajbo 505, Guayana (urbo) 530, San Cristóbal (Venezuelo) 638 km.
Historio
redaktiLos Teques estis fondita en 1777, pli frue indiĝenoj vivis en tiu loko. Ili fervore rezistis kontraŭ hispanaj oroserĉantoj. La urbo poste iĝis feriejo de Karakaso. Los Teques estis nomita ĉefurbo de Miranda en 1927. Nun ĝi estas dormourbo de Karakaso.
Ekonomio
redaktiLos Teques estas dormourbo de Karakaso, tamen ekde la 1970-aj jaroj la industriiĝo komenciĝis. Oni produktas meblojn, vitrojn, krome oni okupiĝas pri komerco kaj turismo.
Klimato
redaktiEn Los Teques la averaĝa jara temperaturo varias inter 18-26 °C. La seka sezono daŭras inter decembro kaj marto kun 10-23 °C. La alia estas la pluvsezono. La komenco de ĉi tiu sezono estas markita de altaj temperaturoj ĝis 29 °C kun malsekaj noktoj kaj malstabila vetero.
Trafiko
redaktiEl Los Teques la plej grava ĉefvojo kuras al Karakaso, ekde 2006 ankaŭ metroo trafikas.
Vidindaĵoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- mapo, distancoj Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
- [1] angle