M. Gyula Moravcsik
M. Gyula Moravcsik [djula moravĉik], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj kun plena nomo) Moravcsik Gyula Márton Emil, konata eksterlande Julius Moravcsik (naskiĝis la 26-an de aprilo 1931 en Budapeŝto, mortis la 3-an de junio 2009 en Kalifornio en Palo Alto) estis hungara-usonana filozofo, profesoro, membro (ekstera (2001)) de Hungara Scienca Akademio. Lia patro estis Gyula Moravcsik. [1]
M. Gyula Moravcsik | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 26-an de aprilo 1931 en Budapeŝto | ||||
Morto | 3-an de junio 2009 (78-jaraĝa) en Palo Alto | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Hungario • Usono vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato Harvard vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Gyula Moravcsik vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo klasikisto vd | ||||
| |||||
Filozofo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio
redaktiM. Gyula Moravcsik forlasis la landon en komenco de la socialismo en 1948. Li akiris sciencan gradon Ph.D en 1958 en Harvardo, poste li instruis unu jaron en Universitato Drexel en Filadelfio (Pensilvanio). Inter 1960 kaj 1968 li prelegis en Universitato de Miĉigano, poste en Universitato Stanford. En 2007 li pensiuliĝis. Li okupiĝis precipe pri la greka filozofio, rilatoj inter lingvo kaj filozofio. Li ricevis premion en 1983. Ekde la 1970-aj jaroj (tiam jam ne estis kruda socialismo) li havis kontaktojn kun Hungario.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Understanding Language (1975)
- Thought and Language (1990)
- Plato and Platonism (1992; 2000)
- A jó cselekvő, mint az etika alapja (2002) - akademia debuto
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto[rompita ligilo]