Maja Włoszczowska
Maja Martyna Włoszczowska (naskiĝis la 9-an de novembro 1983 en Varsovio) – pola sportistino pri montbiciklado, vicĉampiono de la 29-a Somera Olimpiko en Pekino, la unua mondĉampionino pri maratono de MTB (monta biciklado; Lugano 2003) kaj ora medalistino de mondĉampioneco de MTB (Mont-Sainte-Anne apud Kebeko 2010) plurfoja ĉampionino de Pollando kaj Eŭropo. Ĉampionino de Pollando pri cross-country. Ŝi finis aplikan matematikon en Teknika Universitato de Vroclavo. Sian karieron komencis en Karpacz, nun loĝas en Jelenia Góra.
Maja Włoszczowska | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de novembro 1983 (41-jaraĝa) en Varsovio |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Wrocław University of Science and Technology (en) (2002–2008) |
Okupo | |
Okupo | biciklisto |
TTT | |
Retejo | http://www.majawloszczowska.pl/ |
Eksteraj ligiloj
redakti- Propra paĝo Arkivigite je 2019-03-03 per la retarkivo Wayback Machine