Marĉo (graflando)
Marĉo estas franca historia kaj kultura regiono, respondanta al malnova provinco kaj kies ĉefurbo estas Guéret. Marĉo estis ankaŭ graflando.
Marĉo | ||||||||||||||||||||||||||||
Origina nomo: | ||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
(france) La Marche (okcitane) La Marcha | ||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||
malnova provinco de Francio | ||||||||||||||||||||||||||||
Geografio
| ||||||||||||||||||||||||||||
Ĉefurbo: | ||||||||||||||||||||||||||||
Loĝantaro | ||||||||||||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | ||||||||||||||||||||||||||||
Provinco de la reĝlando Francio
| ||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||
La provinco respondas al la nuna departemento Creuse, escepte de Boussac kaj de ties ĉirkaŭo, kiu apartenis al Berio. Marĉo arigis ankaŭ grandan parton de la departemento Haute-Vienne, en la arondismento Bellac, kaj ankaŭ paroĥoj de la departementoj Indre, Vienne kaj Charente. La plej granda parto de Marĉo estas nun parto de la regiono Limoĝio.
Situo
redaktiLa graflando etendiĝis sur teritorio respondanta al la departemento Creuse, al la arondismento Bellac en Haute-Vienne kaj al kelkaj komunumoj de la departementoj Vienne kaj Charente.
Historio
redaktiTiu teritorio estis malligita en la 10-a jarcento el la provinco Limoĝio por batali kontraŭ normandoj[1]. Ĝi poste esti partigita en feŭdojn kun moviĝemaj limoj : Supra-Marĉo (ĉirkaŭ Guéret), vicgraflando Bridiers (La Souterraine), Malsupra-Marĉo (ĉirkaŭ Le Dorat).
La vorto Marche indikas interan areon inter du teritorioj. La graflando Marĉo estis transirejo inter la posedaĵoj de la grafoj de Potevio, dukoj de Akvitanio, kaj tiuj de la reĝo de Francio. La graflando Marĉo estis kreita verŝajne inter 955 kaj 958. Lokita sub la aŭtoritateco de Bosono la 1-a kromnomita la Maljuna[2], filo de Sulpico, senjoro de Charroux.
La provinco poste iris al la domo Montgommery poste al tiu de Lusignan en 1199. Alligita al la reĝlando Francio fare de Filipo la 4-a la Bela, ĝi iris al Karlo la 4-a la Bela en 1309 kaj fariĝis duklando-pajrolando en 1317. En 1327 ĝi estis interŝanĝita kontraŭ la graflando de Clermont-en-Beauvaisis. Ĝi poste iris al la Burbono kaj en 1527 Francisko la 1-a konfiskis ĝin. Post kelkaj apanaĝoj, ŝi estis definitive alligita al la reĝa bienaro en ĉirkaŭ 1531. La sinsekvo de la grafoj de Marĉo ĝis la 14_a jarcento estas ofte malfacile starigebla kun certeco, pro manko de nekontesteblaj dokumentoj.
En la graflando, on distingis Malsupran-Marĉon ĉirkaŭ Le Dorat, kaj Supran-Marĉon ĉirkaŭ Guéret. Marĉo konsistigis mallarĝan bendon longan je proksimume okdek kilometroj. La najbaraj graflandoj estis :
- Oriente : la graflando Aŭvernjo kaj la senjorlando de Bourbon-l'Archambault, poste la duklando Burbono ekde la 14-a jc.
- Okcidente : la graflando de Poitiers, poste Potevio.
- Sudokcidente : Angulemio en la 14-a kaj 15-a jc.
- Norde : unue la senjorlando Déols, poste la duklando Berio kaj fine Berio en la franca reĝa bienaro.
- Sude : la vicgraflando de Limoĝo.
Marĉo naskis precipe la departementon Creuse kaj parton de la departemento Haute-Vienne (Bellac).
Kulturo kaj tradicioj
redaktiOni pârolis en Marĉo dialekton parencan al la okcitana lingvo, inter la limoĝia kaj la lingvoj de oil . Oni nomis ĝin la marĉa lingvo. Ĝia geografia areo estas proksimume la historia provinco[3],[4].
Vidu ankaŭ
redaktiBibliografio
redakti- Histoire de la Marche et du Pays de Combraille el Google Books, Joseph Joullietton, 1814
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Frédéric Zégierman, Le guide des Pays de France (tome 1 : nord et tome 2 : sud), eld. "Éditions Fayard", 1999, 638 paĝoj (ISBN 2-213-59960-2)
- ↑ Genealogio de Bosono la Maljuna en la interretejo Medieval Lands
- ↑ Kolektivo, Creuse Arkivigite je 2015-12-23 per la retarkivo Wayback Machine, Christine Bonneton, 2007, 187 paĝoj
- ↑ Charles de Tourtoulon kaj Olivier Bringuier, Étude de la limite géographique de la langue de oc et de la langue de oil, 1875, reeldonita en 2007 de Instituto de okcitanaj esploroj