Maraj senvertebruloj

Maraj senvertebruloj estas la senvertebruloj kiuj loĝas en maraj medioj. Senvertebrulo estas terminego kiu inkludas ĉiujn animalojn krom la vertebrulaj membroj de la filumo Ĥorduloj. Senvertebruloj ne havas vertebraron, kaj kelkaj evoluis konkon aŭ duran ekzoskeleton. Kiel surtere kaj en aero, maraj senvertebruloj havas grandan varion de korpoformoj, kaj estis kategoriigitaj en ĉirkaŭ 30 filumoj. Ili konstituas plej el la makroskopa vivulantaro de la oceanoj.

96a bildo de Ernst Haeckel, montranta kelkajn marajn senvertebrulojn. Maraj senvertebruloj havas grandan varion de korpoformoj, kiuj estis kategoriigitaj en ĉirkaŭ 30 filumoj.

La plej fruaj animaloj estis maraj senvertebruloj, tio estas, vertebruloj venis poste. Animaloj estas multĉelaj eŭkariotoj,[1] kaj estas distingataj el plantoj, algoj, kaj fungoj ĉar ili ne havas ĉelmurojn.[2]

La plej fruaj animaloj eble estis tiuj de la genro Dickinsonia,[3] antaŭ 571 al 541 milionoj da jaroj.[4]

  1. Oni konsideris Miksozoojn kiel escepto, sed nuntempe oni pensas, ke ili estas tre modifitaj membroj de Kniduloj. Jímenez-Guri, Eva; Philippe, Hervé; Okamura, Beth; Holland, Peter W. H. (6a de Julio, 2007). "Buddenbrockia Is a Cnidarian Worm". Science. Washington, D.C.: American Association for the Advancement of Science. 317 (5834): 116–118. Bibcode:2007Sci...317..116J. doi:10.1126/science.1142024. ISSN 0036-8075. PMID 17615357. Alirita la 12an de Novembro 2018.
  2. Davidson, Michael W. (26a de Majo, 2005). "Animal Cell Structure". Molecular Expressions. Tallahassee, FL: Florida State University. Alirita la 12an de Novembro 2018.
  3. Vogel, Gretchen. "This fossil is one of the world's earliest animals, according to fat molecules preserved for a half-billion years". Science. AAAS. Alirita la 12an de Novembro 2018.
  4. Bobrovskiy, Ilya (2018). "Ancient steroids establish the Ediacaran fossil Dickinsonia as one of the earliest animals". Science. 361 (6408): 1246–1249. doi:10.1126/science.aat7228. Alirita la 12an de Novembro 2018.
  NODES
Association 1