Maranjonaj sekaj arbaroj
La maranjonaj sekaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la nord-anda ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj de la nordokcidento de la peruaj Andoj. Kune kun la tumbesiaj kaj pjuriaj sekaj arbaroj ĝi estas inkludita en la nocio de "ekvatora seka arbaro" kiu estas difinita de la perua ekologiisto kaj ministro Antonio Brack Egg. La maranjonaj sekaj arbaroj ankaŭ estas parto de la tutmondaj 200-regiono "sekaj arbaroj de Tumbesio kaj andaj valoj". La ekoregiono ankaŭ situas en la biodiverseco-riĉaĵejo Tropikaj Andoj laŭ la organizaĵo Naturprotekto Internacie.
Maranjonaj sekaj arbaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso, ekoregiono [+] | ||||
Koordinatoj | 5° 56′ 24″ S, 78° 40′ 12″ U (mapo)-5.94-78.67Koordinatoj: 5° 56′ 24″ S, 78° 40′ 12″ U (mapo) [+] | |||
|
||||
Maranjonaj sekaj arbaroj | ||||
Priskribo
redaktiLa Maranjonaj sekaj arbaroj etendiĝas sur areo de 11 400 kvadrataj kilometroj en la alta valo de Supra Maranjono kaj de kelkaj de ĝiaj alfluantoj. La limoj de la ekoregiono estis difinitaj de la Instituto Geográfico Nacional.
Flaŭro
redaktiKakto-superreganta kserofitaro, seka arbaro, galeria arbaro konsistigas tiun sekan tropikan arbara mozaiko. En la deciduaj duonarbaroj, dissemitaj prozopaj, akaciaj, ceibaj (Ceiba), kaj cesalpiniaj (Caesalpinia) arboj estas alternitaj de stangecaj kaktoj. Laŭlonge de riveroj kaj riveretoj, tiu arbedaro estiĝas pli densa kaj malpli sezoneca, ofte restante verda tra la jaro. Je pli altaj altitudoj, la seka arbedaro transiras al herbejoj kaj veprejoj antaŭ ol estiĝi montarbaro.
Bibliografio
redakti- hispane Instituto Geográfico Nacional 1987 : Ecoregiones del Peru. Map 1:5,000,000. Atlas del Peru, Lima, Peruo.
Vidu ankaŭ
redakti
Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj | |
---|---|
NT0202 Atlantikaj sekaj arbaroj | Brazilo |
NT0204 Baĥiaj sekaj arbaroj | Meksiko |
NT0205 Balsasaj sekaj arbaroj | Meksiko |
NT0207 Kaŭko-valaj sekaj arbaroj | Kolombio |
NT0210 Ĉako | Argentino, Bolivio, Paragvajo |
NT0212 Ĉikitaj sekaj arbaroj | Bolivio, Brazilo |
NT0213 Kubaj sekaj arbaroj | Kubo |
NT0216 Sekaj arbaroj de Insuloj Revillagigedoj | Meksiko |
NT0218 Jamajkaj sekaj arbaroj | Jamajko |
NT0223 Maranjonaj sekaj arbaroj | Peruo |
NT0226 Portorikaj sekaj arbaroj | Porto-Riko |
NT0227 Laguna-montaraj sekaj arbaroj | Meksiko |
NT0231 Sekaj arbaroj de Trinidado kaj Tobago | Trinidado kaj Tobago |
NT0232 Tumbesiaj kaj pjuriaj sekaj arbaroj | Ekvadoro, Peruo |
Eksteraj ligiloj
redakti- angle Ekoregiono NT0223 : Maranjonaj sekaj arbaroj (WWF)
- angle Maranjonaj sekaj arbaroj (WWF-Wildworld)
- angle Maranjonaj sekaj arbaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Maranjonaj sekaj arbaroj (Globalspecies) Arkivigite je 2017-03-17 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Marañón dry forests Arkivigite je 2011-10-14 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Tutmondaj 200;numero 57 : Sekaj arbaroj de Tumbesio kaj andaj valoj (WWF) Arkivigite je 2017-05-30 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Tropikaj Andoj (Naturprotekto Internacie)