Marc Forster (naskiĝis la 27-an de novembro 1969 in Illertissen apud Ulm) estas svisa filmreĝisoro. Kvankam li naskiĝis en Germanio kun germanaj gepatroj li estas konsiderata kiel sviso, ĉar li elkreskis en Davos, kantono Grizono, Svislando.

Marc Forster
Persona informo
Naskiĝo 27-an de januaro 1969 (1969-01-27) (55-jaraĝa)
en Ilertiseno
Lingvoj anglagermana
Ŝtataneco Svislando
Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater New York University Tisch School of the Arts (en) Traduki
Universitato de Novjorko Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo filmreĝisoro
scenaristo
filmproduktoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

La unua filmo kiun li vidis en la kinejo, kiam li estis 12-jaraĝa, estis Apocalypse Now de Francis Ford Coppola. Li tiel entuziasmiĝis pri la filmo, ke li jam tiam sciis ke li volis fariĝi filmreĝisoro.

Je 20-jaraĝo li iris al Novjorko kaj studis je la filmlernejo de la Universitato de Novjorko.

En 1995 li transloĝiĝis al Holivudo kaj faris eksperimentan etbuĝetan filmon ($10.000), Loungers, per kiu li gajnis la Slamdance Audience premion. La unua filmo de Forster estis la psikologia dramo Everything Put Together, kiu estis kandidatiĝis por la Grand Jury Prize de la Sundance Film Festiva.

Per la drama filmo Monster's Ball (2001) li finatingis publikan atenton kiel reĝisoro. Halle Berry gajnis la Oskaron por plej bona aktorino en ĉi tiu filmo. La filmo Finding Neverland el 2004 kandidatiĝis por kvin Oraj Globoj, kandidatiĝis por sep Oskaroj, inkluzive tiu por la plej bona filmo kaj plej bona aktoro (Johnny Depp). Nur la kandidatiĝo por plejbona sontrako (soundtrack) de Jan A.P. Kaczmarek ŝanĝiĝis en Oskaro.

Je mardo la 19-a de junio 2007 Foster kune kun Michael Wilson kaj Barbara Broccoli anoncis ke li reĝisoros la 22-an James Bondfilmon. La registrado de la filmo startos en decembro 2007. Kiel ĉefrolulo revenos Daniel Craig kiel James Bond.

Filmografio

redakti
  NODES