Marigoto
Marigot estas la ĉefa loĝloko de Saint-Martin, la franca, norda parto de la insulo Sent-Martino en la Kariba Maro. La urbeto havas proksimume 5 700 loĝantojn.
Marigoto | |||
---|---|---|---|
loĝloko vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 97150 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 5 700 (2006) [+] | ||
Loĝdenso | 107 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 18° 4′ N, 63° 5′ U (mapo)18.066666666667-63.084722222222Koordinatoj: 18° 4′ N, 63° 5′ U (mapo) [+] | ||
Areo | 53,2 km² (5 320 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Marigot [+] | |||
Marigot ne havas oficialan statuson de "ĉefurbo", kvankam Saint-Martin ekde februaro 2007 estas administre relative sendependa transmara kolektivo de Francio. La urbeto grupiĝas ĉirkaŭ haveno kaj havas multajn 18- kaj 19-jarcentajn konstruaĵojn en kolonia stilo. Gastoj povas elekti inter granda nombro da altkvalitaj restoracioj kaj internaciaj butikoj.
La geografiaj koordinatoj de Marigot estas 18° 4′ 11″ N 63° 4′ 57″ O / 18.06972 °N, 63.08250 °O (mapo).