Marvão
Marvão estas landlima urbo en la Distrikto Portalegre, regiono Alentejo kaj subregiono Alto Alentejo kun ĉirkaŭ 400 loĝantoj. Ĝi estas sidejo de la municipo Marvão kun 154,9 km² de areo kaj 3 021 loĝantoj (2021), subdividita en kvar freguesias. La municipo limas norde kaj oriente kun Hispanio, okcidente kaj sude ĉe Portalegre, kaj nordoriente ĉe Castelo de Vide.
Marvão | |||
---|---|---|---|
urbo de Portugalo (1226 (Gregoria)–) municipo de Portugalio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 7300 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 512 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 23 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 24′ N, 7° 23′ U (mapo)39.394166666667-7.3772222222222Koordinatoj: 39° 24′ N, 7° 23′ U (mapo) [+] | ||
Areo | 154,9 km² (15 490 ha) [+] | ||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Marvão [+] | |||
Freguesias
redaktiLa freguesias de Castelo de Vide estas la jenaj:
- Beirã
- Santa Maria de Marvão
- Santo António das Areias
- São Salvador da Aramenha
Historio
redaktiEkde pratempo, kaj certe el romia epoko, la rokaĵoj de Marvão utilis kiel rifuĝejo kaj strategia punkto. En la 10-a jarcento referencis ĝin la historiisto kordova hispan-islama Issa ibne Amade Razi kiel Amaia de ibn Maruan kaj Fortikaĵo de Amaia, kiu en 884 estis rifuĝejo de la fondinto de Marvão, la ribela muladia Maruan Aliliki, "La Galego" (mortinta en 889), estro de sufiisma movado en Al-Andalus, kiu ribelis kontraŭ la emiroj de Kordovo kaj starigis sendependan regnon kun sidejo en Badajoz ĝis la starigo de la Kaliflando de Kordovo en 931.
La lokon konkeris el islamanoj fare de Afonso Henriques dum la kampanjoj de 1160/1166, sed estis rekuperita de la maŭroj per kontraŭatako de Jakub Almanzor (r. 1184–1199), en 1190. En 1226, Sanĉo la 2-a havigis foruon al la loko kaj ordonis pligrandigi la kastelon. En 1299, Denizo la 1-a kaptis la kastelon, kiu formis parton de la defendaj konstruaĵoj strategiaj por la militoj kontraŭ kastilianoj.
Vidindaĵoj
redakti- Kastelo
- Konvento
- Kalkominejo
- Romia urbo
Eksteraj ligiloj
redakti- oficiala retejo
- 13 fotoj Arkivigite je 2015-06-26 per la retarkivo Wayback Machine
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Marvão en la portugala Vikipedio.