Mehmet Aurélio
Mehmet Aurélio - denaske Marco Aurélio Brito dos Prazeres - estas en Brazilo naskiĝinta futbalisto, kiu ekde la jaro 2001 vivas en Turkio kaj alprenis la turkian civitanecon. Li naskiĝis la 15-an de decembro 1977 en Rio-de-Ĵanejro, do nun estas 46-jara. Ekde la jaro 2010 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Beşiktaş Jimnastik Kulübü - antaŭe li interalie estis profesia futbalisto de la kluboj Fenerbahçe Spor Kulübü (Istanbulo, 2003-2008) kaj Real Betis Balompié (Sevilo, Hispanio, 2008-2010). Krome Mehmet Aurélioekde la jaro 2006 estas membro de la turka nacia teamo de futbalo kaj interalie kunkonkuris pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008, kie la teamo atingis la duonfinalon kaj do trian pozicion inter la eŭropaj naciaj teamoj pri futbalo.
Mehmet Aurélio | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de decembro 1977 (46-jaraĝa) en Rio-de-Ĵanejro |
Lingvoj | brazilportugala • turka |
Ŝtataneco | Turkio Brazilo |
Okupo | |
Okupo | futbalisto futbala trejnisto |
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Mehmet Aurélio – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)