Metamorfozo (botaniko)
Metamorfozo (greka: μεταμόρφωσις metamórphōsis, μετά metá „ĉe, kun“ , ĉi tie „trans“, μορφή morphḗ „formo“ → μόρφωσις mórphōsis „formigo“) estas la evolucia adaptiĝo de planto al siaj specifaj medi-kondiĉoj, ebligi la transvivon de la planto sub la specifaj kondiĉoj.
Dum la evolucio transformiĝis la bazaj organoj por plenumi la aldonajn taskojn. Nur la transpreno de la novaj aŭ aldonaj funkcioj fare de la bazaj organoj ebligas al la planto loĝatigi novajn vivareojn sur la tero. Tiuj morfologiaj ŝanĝoj kondutas dum la evolucio al la formriĉeco de la planta regno.
Tiu transformiĝo de la tri bazaj organoj de la planto radiko, tigo kaj folio oni nomas en la botaniko metamorfozoj. Oni distingas inter radik-, tigo- kaj foli-metamorfozoj.[1][2]
Metamorfozoj ĉe la radiko
redaktiJenaj radikmetamorfoj oni povas distingi:
- deponaj radikoj (depona pivotradiko kaj tuberaj radikoj) estas rezervaĵaj organoj de la planto
- aerradikoj estas supergrundaj nebranĉitaj radikoj ĉe kelkaj tropikaj plantoj. Funkcias por sorbado de akvo
- adherradikoj por ebligi al plantoj grimpi ĉe arboj aŭ muroj
- suĉradiko aŭ haŭstorio por elsuĉi aliajn plantojn (ĉe parazitoj)
- stilzradikoj ĉe mangrovoj
- spirradikoj ĉe mangrovoj
Metamorfozoj ĉe la tigo
redaktiJenaj tigmetamorfozoj estas distingeblaj:
- rizomo horzontale kreskanta subgrunda tigo kun mallongaj internodaĵoj
- bulbo, ekzemple ĉe cepo
- tubero tiga tubero, hipokotila tubero, subgrunda tigotubero ĉe terpomoj
- grimpotigo, ĉiro
- volviĝanta tigo
- stolono
- tiga dorno
- sukulenta tigo
- plataj ŝosoj nome filokladio, platikladio
Metamorfozoj de la folio
redakti- foliĉiro
- folidorno
- sukulenta folio
- kaptofolioj ĉe karnovoraj plantoj
- urnofolio, urnoforma folio
Literaturo
redakti- Johann Wolfgang Goethe: Versuch die Metamorphose der Pflanzen zu erklären, Carl Wilhelm Ettinger, Gotha 1790
- Well, Ernst. F.: Kleines Repetitorium der Botanikmem. Memeldono, Kolonjo 1988
Referencoj
redakti- ↑ Adrian D. Bell: Illustrierte Morphologie der Blütenpflanzen. Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart, 1994, ISBN 3-8252-8089-6.
- ↑ Adrian D. Bell: Plant form - an illustrated guide to flowering plant morphology. Timber press, Portland - London, 2008, ISBN 978-0-88192-850-1.