Mezo de Eŭropo
Depende de difino la geografia mezo de Eŭropo povas troviĝi en la jenaj lokoj:
- en Ĉeĥio
- geodezie mezurita en municipo Číhošť proksime de Ledeč nad Sázavou (distrikto Havlíčkův Brod)
- en la vilaĝo Břežany nad Ohří, parto de la komunumo Budyně nad Ohří (germane Budin an der Eger)
- monteto Kohout apud Benešov nad Černou (distrikto Český Krumlov)
- punkto, oriente de la urbeto Kouřim kaj norde de la vilaĝo Toušice en la distrikto Kolín – ĝi estas ja tiel markata, sed fakte temas nur pri trarompo de la 50-a paralelo kaj la 15-a meridiano, 50° N 15° O / 50 °N, 15 °O (mapo), por kiu estas kalkulataj ĉiuj astronomiaj aperaĵoj en Ĉeĥio
- monteto Melechov ĉe Havlíčkův Brod
- ĉe Třebíč
- ĉe Znojmo
- ĉe Žďár nad Sázavou
- en Brno sur la loka monto Zelný trh
- en Germanio
- Mittelpunkt Europas (Germanio) en Neualbenreuth tri metroj de la ŝtatlimo kun Ĉeĥio proksime de monto monto Dyleň / Tillenberg, laŭ kalkuloj jam de 1591 kaj 1862
- en Hildweinsreuth apud Flossenbürg (Bavario)
- en Kleinmaischeid apud Neuwied en Rejnlando-Palatinato (mezo de Eŭropa Unio post disvastigo en la jaro 2004)
- en pluaj landoj
- preĝejo de sankta Johano sub municipo Krahule nsuper Kremnické Bane apud Kremnica (Slovakio)
- apud vilaĝo Dilove ĉe urbo Raĥiv (Ukrainio, Transkarpata provinco)
- Suchowola (en nordorienta Pollando, laŭ kalkulo jam de 1775)
- en municipo Purnuškės apud Vilnius (Litovio), proksimume 26 km de la urbo, kiun sciencistoj de la Institut Géographique National, la nacia geografia instituto de Francio, laŭ siaj kalkuloj dum la jaro 1989 elkalkulis la mezo de Eŭropo - tie situas "Eŭropa parko", pri kiu ekzistas aparta vikipedia artikolo
- lago Ŝo, (Belorusio, Vicebska regiono)
Problemo de la difino
redaktiLa demando restas la difino de la mezo de Eŭropo mem. Ĉiu el la pli supre menciitaj lokoj povas eliri el alia difino. Tio povas esti punkto, kiu havas la plej malgrandan distancon de la plej malproksima punkto de la surfaco de Eŭropo. Tio povas esti loko, kiu havas plej proksime al ĉiuj maroj, lavantaj la bordojn de Eŭropo. Kaj dependas de tio, ĉu ni alkalkulos al Eŭropo ankaŭ ties insulojn. Kelkaj difinoj por Eŭropo ekzemple ne konsideras Rusion, ĉar ĝia ŝtata teritorio situas kaj en Eŭropo kaj en Azio, do ne plene en Eŭropo samkiel la ŝtata teritorio de Turkio.