Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj

La mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj estas tersupraĵa biomo kun modera kaj humida klimato. La tipa strukturo de tiuj ĉi arbaroj ampleksas kvar stratumojn. La supra tavolo estas la kanopeo aŭ krontegmento [1] kiu estas konstituata el la kronoj de grandaj maturaj arboj. Malsupre de la kanopeo troviĝas la tri-tavola, ombro-tolerema subarbaraĵo. El tiu ĉi la supra tavolo estas la subkanopeo aŭ arbetaĵo kiu estas konstituita el maturaj kaj junaj arbetoj, kaj el junaj subpremitaj arboj kiuj atendas malfermiĝon de la kanopeo. Malsupre de la subkanopeo estas la arbeda tavolo, konstituata el malaltaj lignaj plantoj. Karakterize, la plej malalta kaj plej diversa stratumo estas la grunda kovraĵo aŭ herba tavolo.

Biomoj
Tersupraĵaj biomoj
Tundro
Tajgo
Montaraj herbejoj kaj arbustaroj
Mezvarmaj koniferarbaroj
Tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj
Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj
Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj
Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
Dezertoj kaj kserofitaroj
Inunditaj herbejoj kaj savanoj
Ĉeriveraj areoj
Malsekejo
Akvaj biomoj
Lageto
Marbordo
Mangrovo
Algarbaroj
Koralrifoj
Neritika zono
Kontinenta plataĵo
Pelaga zono
Benta zono
Varmaj fontoj
Malvarmaj submarfontoj
Aliaj biomoj
Enroka biomo
Ĉi tiu kesto: vidi  diskuti  redakti
 
Tutmonda disvastiĝo de la mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj.
 
Mezvarma miksa arbaro en Diqing, nordokcidenta Junano, Ĉinujo.

Karakterizaj superregantaj foliarboj en tiu ĉi biomo inkluzivas kverkojn (Quercus spp.), fagojn (Fagus spp.), acerojn (Acer spp.), kaj betulojn (Betula spp.)[2]. La termino "miksa arbaro" originas el la enteno de pinglarboj kiel kanopea komponanto de tiuj ĉi arbaroj. Tipaj koniferoj inkluzivas : pinojn (Pinus spp.), abiojn (Abies spp.), kaj piceojn (Picea spp.). En iuj areoj de tiu ĉi biomo la pinglarboj povas konstitui pli gravajn kanopeajn speciojn ol la foliarbaj specioj.

Klimato

redakti

La mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj troviĝas en areoj kun diferencaj varmaj kaj malvarmetaj sezonoj, kiuj kunportas moderan mezan temperaturon (5.5-15.6 gradoj Celsius).

Tiuj arbaroj troviĝas en relative varmaj kaj pluvaj klimatoj, kelkfoje ankaŭ kun distinga seka sezono. Tiu ĉi okazas dum la vintro en Orienta Azio kaj dum la somero je la humida periferio de la zonoj kun Mediteranea klimato. Aliaj areoj havas sufiĉe egalan distribuon de precipitaĵo; jara pluvofalo tipe superas 600 milimetrojn (24 colojn) kaj ofte superas 1500 milimetrojn (60 colojn). Temperaturoj tipe estas moderaj escepte de partoj de Azio kiel Ĉemara Regiono kie mezvarmaj arbaroj povas ĉeesti malgraŭ tre severaj cirkonstancoj kun tre malvarmaj vintroj.

Vidu ankaŭ

redakti
Klimata klasifiko de Köppen

Bibliografio

redakti
angle Allaby, Michael & Garratt, Richard (illustrations) 2006 : Biomes of the earth. Temperate forests, Chelsea House, New York, 270 p. ISBN 0-8160-5321-9

Referencoj

redakti
  1. Simon, Karl-Hermann 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto kun difinoj. Förderverein Lexicon silvestre e.V., Eberswalde, 84 p. (p. 15).
  2. Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj (WWF) Arkivigite je 2009-10-22 per la retarkivo Wayback Machine angle

Ekoregionoj

redakti
Aŭstralaziaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
AA0401 Ĉathamaj mezvarmaj arbaroj   Nov-Zelando
AA0402 Orient-aŭstraliaj mezvarmaj arbaroj   Aŭstralio
AA0403 Fiordlandaj mezvarmaj arbaroj
Nearktisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
NA0401 Alegan-altaĵaj arbaroj   Usono
NA0402 Apalaĉaj miksaj mezofitaj arbaroj   Usono
NA0403 Apalaĉaj-blukrest-montaraj arbaroj   Usono
NA0404 Centr-usonaj foliarbaroj   Usono
NA0405 Orient-centraj-teksasaj arbaroj   Usono
NA0407 Malaltebenaĵaj arbaroj oriente de Grandaj Lagoj   Kanado,   Usono
NA0408 Malaltebenaĵaj arbaroj de Sankt-Laŭrenca Golfo   Kanado
NA0410 Novanglaj-akadiaj arbaroj   Kanado,   Usono
NA0412 Ozark-altebenaĵaj arbaroj   Usono
Neotropisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
NT0401 Moderaj arbaroj de Insularo Juan Fernández   Ĉilio
NT0402 Magelanaj subpolusaj arbaroj   Argentino,   Ĉilio
NT0404 Valdiviaj moderaj pluvarbaroj   Argentino,   Ĉilio
Orientalisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
IM0401 Orient-himalajaj foliarbaroj   Butano,   Barato,   Nepalo
IM0402 Nordbirmaj mezvarmaj arbaroj   Birmo
IM0403 Okcident-himalajaj foliarbaroj   Barato,   Nepalo,   Pakistano
Palearktisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
PA0401 Apeninaj deciduaj montarbaroj   Italio
PA0402 Miksaj atlantikaj arbaroj   Belgio,   Danio,   Francio,   Germanio,   Nederlando
PA0403 Acoraj moderaj miksaj arbaroj Acoroj (  Portugalio)
PA0404 Balkanaj miksaj arbaroj   Bulgario,   Grekio,   Nord-Makedonio,   Rumanio,   Serbio (  Kosovo),   Turkio
PA0405 Baltaj miksaj arbaroj   Danio,   Germanio,   Pollando,   Svedio
PA0406 Kantabriaj miksaj arbaroj   Portugalio,   Hispanio
PA0407 Hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj   Azerbajĝano,   Irano
PA0408 Kaŭkazaj miksaj arbaroj   Armenio,   Azerbajĝano,   Kartvelio,   Rusio,   Turkio
PA0409 Keltaj foliarbaroj   Irlando,   Britio
PA0410 Centr-anatolaj deciduaj arbaroj   Turkio
PA0412 Mezeŭropaj miksaj arbaroj   Aŭstrio,   Belorusio,   Ĉeĥio,   Germanio,   Litovio,   Moldavio,   Pollando
PA0413 Centra-koreaj deciduaj arbaroj   Nord-Koreio,   Sud-Koreio
PA0416 Krimea submediteranea arbarmasivo   Ukrainio,   Rusio
PA0418 Dinaraj miksaj arbaroj   Albanio,   Bosnio kaj Hercegovino,   Kroatio,   Italio,   Montenegro,   Serbio,   Slovenio
PA0421 Anglaj malaltaĵaj fagaroj   Britio
PA0422 Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĥido   Bulgario,   Kartvelio,   Turkio
PA0432 Padobasenaj miksaj arbaroj   Italio
PA0433 Pireneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj   Andoro,   Francio,   Hispanio
PA0436 Sarmataj miksaj arbaroj   Belorusio,   Estonio,   Norvegio,   Latvio,   Rusio,   Finnlando,   Svedio
PA0439 Sud-koreaj ĉiamverdaj arbaroj   Sud-Koreio
PA0440 Tajhejaj ĉiamverdaj arbaroj   Japanio
PA0441 Tajhejaj montaraj deciduaj arbaroj   Japanio
PA0444 Okcident-siberiaj subborealaj arbaroj   Rusio
PA0445 Okcident-eŭropaj foliarbaroj   Aŭstrio,   Ĉeĥio,   Francio,   Germanio,    Svislando
PA0446 Zagros-montara arbarstepo   Irako,   Irano,   Turkio

Eksteraj ligiloj

redakti
  NODES