Mike Pompeo
usona politikisto, ministro kaj advokato
Michael Richard Pompeo (naskiĝis la 30-an de decembro 1963) estas usona politikisto kaj advokato, kiu ekde aprilo 2018 funkcias kiel la 70-a usona Sekretario de Ŝtato, do la usona ministro pri eksteraj aferoj. Li estas iama oficiro de la Usona Armeo kaj estro de la Centra Inform-Agentejo de januaro 2017 ĝis aprilo 2018.
Mike Pompeo | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de decembro 1963 (60-jaraĝa) en Orange |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | West Point - bakalaŭro de scienco (–1986) jura altlernejo Harvard - Doktoro de Juro (–1994) Los Amigos High School (en) |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Susan Pompeo (en) (2000–) |
Okupo | |
Okupo | advokato oficiro komerca estro entreprenisto politikisto |
TTT | |
Retejo | https://www.whitehouse.gov/people/mike-pompeo/ |
Pompeo estis membro de la Usona Domo de Reprezentantoj de 2011 ĝis 2017, reprezentante la 4-an kongresan distrikton de Kansaso. Pompeo estas membro de la teo-partio en la Respublikana Partio.
La usona prezidanto Donald Trump nomumis Pompeon kiel ŝtatsekretario en marto 2018, post maldungo de la antaŭa postenulo Rex Tillerson.