Milovice
- Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en distrikto Nymburk. Pluaj signifoj estas indikitaj en paĝo Milovice (apartigilo).
- Eble vi serĉas: Milotice.
Milovice (germane Milowitz) estas urbo en Ĉeĥio en distrikto Nymburk troviĝanta proksimume 4 kilometrojn nordoriente de Lysá nad Labem kaj 12 km nordokcidente de Nymburk. Ĝi havas 13 920 loĝantojn (2024). Milovice situas en la katastraj teritorioj Milovice nad Labem kun areo 19,16 km² kaj Benátecká Vrutice kun areo 9,16 km².
Milovice | |||
germane Milowitz | |||
urbo | |||
Preĝejo de sankta Katarina
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Milovice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Mezbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Nymburk | ||
Administra municipo | Lysá nad Labem | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Situo | Milovice | ||
- alteco | 221 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 13′ 34″ N 14° 53′ 09″ O / 50.22611 °N, 14.88583 °O (mapo) | ||
Areo | 28,31 km² (2 831 ha) | ||
Loĝantaro | 13 920 (2024) | ||
Denseco | 491,7 loĝ./km² | ||
Tabulo | Mezelba tabulo | ||
Unua skribmencio | 1396 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 289 23, 289 24 | ||
NUTS 3 | CZ020 | ||
NUTS 4 | CZ0208 | ||
NUTS 5 | CZ0208 537501 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de urbo | 4 | ||
Bazaj setlejunuoj | 5 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Milovice | |||
Retpaĝo: www.mesto-milovice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Benátky nad Jizerou, Jiřice, Zbožíčko, Stará Lysá, Stratov, Straky, Kostomlaty nad Labem, Lysá nad Labem, Všejany, Předměřice nad Jizerou kaj Lipník (distrikto Mladá Boleslav).
Historio
redaktiLa unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1396.
20-a jarcento
redaktiEn Milovice antaŭe troviĝis soldata spaco en la urba parto Mladá. En tiu ĉi spaco, establita jam dum Aŭstrio-Hungario en la jaro 1904, estis post invado de soldataroj de Varsovia Traktato en Ĉeĥoslovakion en la jaro 1968 lokigita komandantejo de Meza grupo de soldataroj, unu divizio de surtera, komandantejo kaj parto de divizio aera kaj pluaj formacioj, sume proksimume 30 000 soldatoj kaj familiaj membroj, kiuj ĉi tie havis fonon.[1] Post la jaro 1989 okazis intertraktadoj, kiuj ebligis foriron de sovetaj soldataroj. La lastaj soldatoj de USSR forlasis Ĉeĥoslovakion en junio de 1991,[2] malgraŭ tio estas en la urbo videbla multnombra rusa kaj ukraina minoritato. Post la foriro de la soldataroj la soldata spaco komencis esti rekonstruata por bezonoj de la civila loĝantaro kaj granda nombro de nove liberigitaj loĝejoj kaŭzis abruptan kreskon de la civila loĝantaro. En (eksa Orienta) Germanio estis simile fermita urbo, en kiu vivis preskaŭ 75 000 sovetaj soldatoj kun la familioj, Wünsdorf, urbeto troviĝanta proksimume 40 km sude de Berlino.
En la jaro 1991 estis al la municipo donita statuso de urbo.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 597 |
1880 | 1 882 |
1890 | 2 070 |
1900 | 1 911 |
1910 | 1 732 |
1921 | 2 868 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 4 720 |
1950 | 5 878 |
1961 | 3 872 |
1970 | 2 747 |
1980 | 1 521 |
1991 | 1 330 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 4 212 |
2011 | 10 140 |
2014 | 10 338 |
2016 | 10 832 |
2017 | 11 189 |
2018 | 11 508 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 11 834 |
2020 | 12 098 |
2021 | 12 713 |
2022 | 12 460 |
2023 | 13 634 |
2024 | 13 920 |
Membrigo de urbo
redakti- Benátecká Vrutice
- Boží Dar
- Milovice
- Mladá
Memorindaĵoj
redakti- Preĝejo de sankta Katarina
- Soldata tombejo
- Monumento de Emil Zátopek
Personecoj
redaktiPersonecoj vivantaj aŭ agadantaj en Milovice:
- Emil Zátopek (1922–2000) – ĉeĥa kuristo – li restadis kaj trejnis por Armea sporta klubo en Milovice, en devena soldata objekto.
- Michael Kocáb – Li helpis por la foriro de sovetaj soldataroj el Milovice. En la jaro 2021 li ricevis honoran civitanecon de urbo Milovice.
- Václav Havel – En la jaro 2021 li ricevis in memoriam honoran civitanecon de Milovice.
- Kvinnaskitoj – En Milovicíe loĝas la unuaj ĉeĥaj kvinnaskitoj
Pluaj fotoj
redakti-
Milovice
-
Milovice
-
Milovice
-
Milovice stacidomo 2022
-
Eksa soveta konstruaĵo
-
Eksa soveta vendejo
Referencoj
redakti- ↑ Tomek, Prokop. Sovětská základna uprostřed Čech. Milovice v době sovětské vojenské přítomnosti na území Československa (1968–1991) (2018).
- ↑ 20. výročí odchodu sovětských vojsk a ukončení vojenské okupace Československa | ICV. Arkivita el la originalo je 2023-07-26. Alirita 2023-07-26 .