Minamata (japane 水俣市 ) estas japana urbo en Gubernio Kumamoto sur insulo Kyūshū ĉe marbordo de la Orientĉina maro. En la ĉirkaŭo ekzistas pluraj varmegaj fontoj, kiuj estas uzataj por banado.

Minamata
urbo de Japanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 23 155  (2021) [+]
Loĝdenso 142 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 32° 13′ N, 130° 25′ O (mapo)32.211861111111130.40875Koordinatoj: 32° 13′ N, 130° 25′ O (mapo) [+]
Areo 163,29 km² (16 329 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Minamata (Japanio)
Minamata (Japanio)
DEC
Situo de Minamata

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Minamata, Kumamoto [+]
vdr

Historio

redakti

La urbo estis fondita la 1-an de aprilo 1949.

Minamata iĝis dismonde konata kiel nocio por mediaj damaĝoj pro nekontrolita submeto de defalaĵoj, pro kio en la loko aperis malsanoj meze de la 1950-aj jaroj, damaĝoj en la centra nervosistemo de la homoj kaj bestoj. Tion kaŭzis kronika hidrarga veneniĝo de nepurigitaj defluaĵoj de kemia fabriko de la firmao Chisso. Oni nomis tiun malsanon poste Minamata-malsano. Laŭ hodiaŭaj kalkuloj, la veneniĝo damaĝis inter 20 000 kaj 100 000 homojn, el kiuj mortis 3000. Ĝis julio 2012 ĉ. 65 000 personoj postulis financan kompenson pro la damaĝo[1].

Najbaraj urboj

redakti

Gravuloj

redakti

Referencoj

redakti
  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 2013/06, paĝo 14: Minamata, alia tragedio verkita de Isikawa Takasi.
  NODES
Intern 1
os 3