Minoritanoj
Minoritanoj aŭ Franciskanoj konventualaj (en la latina: Ordo Fratrum Minorum Conventualium, abb. OFM Conv.) estas anoj de katolika monaĥordeno, pli precize branĉo de franciskanoj.
Minoritanoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
organizaĵo ordeno almozanta (1517–) | |||||
Unua Ordeno de Sankta Francisko | |||||
Komenco | 13-a jarcento vd | ||||
Antaŭe | Franciskanoj vd | ||||
Moto | Pax et bonum • Pau i bé | ||||
Fondinto(j) | Sankta Francisko el Asizo vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Historio
redaktiEn 1250 Inocento la 4-a nomumis ilin "pli malgrandaj fratoj", ĉar ili forlasis la franciskanojn por fondi novan ordenon.
En la Osmana Imperio ili strebadis al monopolo. En Hungara reĝlando kaj en Kroatio la minoritanoj estis grava ordeno. Nuntempe ili okupiĝas pri pastrado kaj edukado. En Hungario ili havas edukejon por pastroj en Eger.
Lastatempe la karismon de la Ordeno multe riĉigis sankta Maksimiliano Maria Kolbe (1894 - 1941), kiu insistis pri persona sindediĉo al Dio per la Senmakula Virgulino Maria. Pro tiu celo, kaj por kontraŭbatalo al framasonismo, li fundiĝis la Kavalireco de Senmakula.
Nuna (ekde 2019) ordengeneralo estas fra Carlos Trovarelli.
Ordenaj provincoj
redaktiEn Eŭropo (la pli gravaj):
- Vieno, Bruselo, Fribourg: (Delegatio generalis)
- Zagrebo: (Provincia Croatiae)
- Brno: (Provincia Ceca)
- Madrido: (Provincia Hispaniae)
- Würzburg: (Provincia Germaniae)
- Narbonne: (Custodia provincialis Galhae (Provincia Patavinae))
- Londono: (Delegatio Angliae)
- Dublino: (Domus Provinciae Angliae)
- Romo: (Domus Sub Immediata Iurisdictione Ministri generalis)
- Miskolc: (Provincia Hungariae–Transylvaniae)
- La-Valeto: (Provincia Melitensis)
- Moskvo: (Custodia generalis Russiae)
En Ameriko:
- Kanado, Usono, Argentino, Bolivio, Brazilo, Ĉilio, Kolombio, Kubo, Ekvadoro, Kostariko, Salvadoro, Honduro, Jamajko, Meksiko, Paragvajo, Venezuelo, Urugvajo, Peruo.
En Afriko:
En Azio:
En Oceanio:
Membroj
redaktiDum la historio, tiu ĉi ordeno donis al mondo multaj famuloj: sanktuloj, muzikistoj, sciencistoj, papoj ktp. Inter plej gravaj membroj estas:
- sankta Francisko el Asizo (1181-1226) - diakono
- sankta Antonio el Padovo (1195-1231) - doktoro de eklezio
- Roger Bacon (1214-1294) - filozofo
- sankta Bonaventuro el Bagnoregio (1217-1274) - episkopo, doktoro de eklezio
- Nikolao la 4-a (1227-1292) - papo
- beata Johano Duns Skoto (1266-1308) - teologo
- Vilhelmo el Okhamo (1285-1349) - filozofo, logikisto, teologo
- Aleksandro la 5-a (1339-1410) - kontraŭpapo
- beata Jakubo Strepa (1340-1409) - ĉefepiskopo
- Siksto la 4-a (1414-1484) - papo
- Siksto la 5-a (1521-1590) - papo
- Girolamo Dirutto (1546-1625) - komponisto, muzikteoriisto, li famiĝis kiel teoretikisto pri kontrapunkto
- Mario di Calasio (1550-1620) - bibliisto, orientlingvisto
- Mateo Frkić (1583-1669) - filozofo
- sankta Jozefo el Kupertino (1603-1663)
- Angelo el Silezio (1624-1677) - mistiko
- Vincenzo Coronelli (1650-1718) - kosmografisto, kartografiisto
- beata Bonaventuro el Potenzo (1651-1711) - mistiko
- sankta Francisko Antonio Fasani (1681-1742) - teologo
- Klemento la 14-a (1705-1774) - papo
- Giovanni Battista Martini (1706-1784) - komponisto, muzikteoriisto, liaj disĉiploj estis i.a. J. S. Bach kaj W. A. Mozart
- Stanislao Mattei (1750-1825) - komponiisto, muzikteoriisto
- Nicolao Papini (1751-1834) - historiisto
- Thomas Grassmann (1890-1970) - arkeologiisto
- sankta Maksmiliano Kolbe (1894-1941) - misiisto kaj martiro el Auŝvico
- Celestino Tomić (1917-2006) - bibliisto
- beataj Zbigniewo Strzałkowski (1958-1991) kaj Michał Tomaszek (1960-1991) - misiistoj kaj martiroj el Peruo
Literaturo
redakti- Petr Sommer, Dušan Foltýn, Pavel Vlček: Encyklopedie českých klášterů. Praha 1997, s. 144.
- Friedrich W. Riedel: Minoriten. In: Oesterreichisches Musiklexikon. Online-Ausgabe, Wien 2002 ff., ISBN 3-7001-3077-5; Druckausgabe: Band 3, Verlag der Österreichischen Akademie der Wissenschaften, Wien 2004, ISBN 3-7001-3045-7.
- Odoardi, G. (1976). «Conventuali, Fratri Minori». En Guerrino, Pelliccia; Rocca, Giancarlo, eds. Dizionario degli Istituti di Perfezzione III. Roma: Edizione Paoline.