Miroslav Tyrš estis unu el la fondintoj de la gimnastikista-naciista movado Sokol.

Miroslav Tyrš
Persona informo
Naskonomo Friedrich Emanuel Tirsch
Naskiĝo 17-an de septembro 1832 (1832-09-17)
en Děčín
Morto 8-an de aŭgusto 1884 (1884-08-08) (51-jaraĝa)
en Oetz
Mortokialo Drono Redakti la valoron en Wikidata
Tombo tombejoj de Olšany Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Aŭstrio-Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Karolo Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Miroslav Tyrš
Familio
Patro Johann Vinzenz Tirsch (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Renata Tyršová (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo arthistoriisto
instruisto
politikisto
pedagogo
aesthetician (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Miroslav Tyrš naskiĝis kiel filo de germana kuracisto, kun la nomo Friedrich Tirsch. Restinte orfo li estis edukita de german-etnaj parencoj en Mladá Boleslav kaj parolis germane kaj ĉeĥe. Studinte ĉe la germana gimnazio en Prago kaj ĉe la filozofia fakultato (pri natursciencoj, filozofio kaj estetiko) li doktoriĝis en la filozofia fakultato.

Statuo de Tyrš, en gimnastikista vesto, antaŭ lia domo en Prago

Post siaj studoj li ekuzis la pseŭdonimon Miroslav Tyrš (la prononco de la familia nomo estas preskaŭ identa, kaj la slava "mir" egalas al la germana "fried"). Li engaĝiĝis pri la ĉeĥa naciisma movado kaj en 1862 fondis, kune kun Jindřich Fügner, la gimnastikan movadon Sokol. Li verkis "základový tělocvik" (baza gimnastiko) kaj kreis en ĝi ĉeĥlingvan terminaron pri gimnastiko.

En 1881 li estis nomumita docento de la Ĉeĥa Teknika Universitato Prago, unu jaron poste ties profesoro, sed je la kondiĉo, ke li rezignu pri laboro por Sokol.[1]

En 1884 li malsaniĝis kaj por ripozo iris al Aŭstrio, al vilaĝo/valo Ötz. Je la 8-a de aŭgusto li foriris promeni, sed ne revenis; post kelkaj tagoj oni trovis lian kadavron en rivereto.

Referencoj

redakti
  1. (cs) PRECLÍK, Vratislav: Prezident Masaryk a sokolská myšlenka, in Čas: časopis Masarykova demokratického hnutí, duben - červen 2018, roč. XXVI. čís. 122. ISSN 1210-1648, str.10–16
  NODES
os 12