Mnemozino
laŭ helena mitologio, titanino personiganta la memoron
Ĉi tiu artikolo temas pri Mnemozino en mitologio. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Mnemozino (apartigilo).
Laŭ helena mitologio, Mnemozino, el gr. Μνημοσύνη memoro, ŝi estis titanino kaj personigis la memoron. Amata de Zeŭso, ŝi estis patrino de la naŭ Muzoj: Kaliopo koncernanta la heroan poezion; Klio, la historion; Polimnio, la lirikan poezion; Eŭterpo, la muzikon; Melpomeno, la tragedion; Talia, la komedion; Terpsiĥoro, la dancon; Uranio, la astronomion kaj Erato, la elegion.
Mnemozino | |
---|---|
Originala nomo | Mνημοσύνη |
Sekso | ina |
Familio | |
Patro | Urano |
Patrino | Geo |
Infanoj | Klio, Kaliopo, Melpomeno, Uranio, Eŭterpo, Terpsiĥoro, Erato, Polimnio, Talio, Aoide, Melete, Mneme, Thelxinoë, Arche |
Amkunuloj | Zeŭso |