Montreux-Berna Oberlanda-Fervojo
Montreux-Berna Oberlanda-Fervojo (france Compagnie du Chemin de Fer Montreux Oberland bernois, germane Montreux Berner Oberland Bahn) (mallongigo MOB) estas fervojo, kiu ligas Montreux sur la Vaŭda Riviero al Zweisimmen kaj Lenk en Simme-Valo en la Berna Oberlando. La plej alta punkto de la linio troviĝas proksime de Gstaad (Montpasejo Saanenmöser) je 1 274,8 metroj.
Montreux-Berna Oberlanda-Fervojo | |
---|---|
Panoramic Express | |
Superrigardo | |
Numero de linio | 120 |
Trafikado | |
Trafikanto | GoldenPass Services |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 75.29 km |
Ŝpuro | 1000 mm (Metra ŝpuro) |
Fervoja elektra sistemo | 1000 V |
Maksimuma dekliveco | 70 ‰ |
Nombro de trakoj | 1 |