Nacia Parko Écrins
La Nacia Parko Écrins (france Parc national des Écrins) estas unu el la dek francaj naciaj parkoj. Ĝi situas en la sudorienta parto de Francio kaj konsistas en montara regiono de la Dofinaj Alpoj, sude de Grenoble kaj norde de Gap, kunhavata inter la departementoj de Isère kaj Hautes-Alpes.
Nacia Parko Écrins | ||
---|---|---|
nacia parko de Francio, protektata areo [+] | ||
Lando | Francio | |
Departementoj | Isère, Hautes-Alpes | |
Koordinatoj | 44° 51′ 21″ N, 6° 15′ 49″ O (mapo)44.8558333333336.2636111111111Koordinatoj: 44° 51′ 21″ N, 6° 15′ 49″ O (mapo) [+] | |
Plej alta punkto | Barre des Écrins [+] | |
Akvokolektejo | 918 km² (91 800 ha) [+] | |
Areo | 918 km² (91 800 ha) [+] | |
Estiĝo | 27-a de marto 1973 | |
Nacia Parko Écrins | ||
Vikimedia Komunejo: Écrins National park, France [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Historio
redaktiKreita la 27an de marto 1973 laŭ la aktuala franca leĝo, Nacia Parko Ecrins estas la kvina nacia franca parko. Jam en 1913 ŝtata oficejo de Akvo kaj Arbaroj kreis parkon Bérarde sub la impulso de Franca Alpa Klubo. En 1995 en ĝi oni kreis la unuan francan integralan naturrezervejon Lauvital.
Geografio kaj geologio
redaktiNacia Parko Ecrins kovras 270000-hektaran areon, en kiuj la centra zono okupas 91800 hektarojn. Ĝia teritorio etendiĝas en du francaj departementoj Isère kaj Hautes-Alpes, inter la urboj Gap, Grenoble kaj Briançon. La riveroj Romanche norde limigas la parkon, Guisane kaj Durance oriente kaj sude, kaj Drac okcidente. La montaro Ecrins estas altmonta regiono kun pli ol cent pintoj kiuj superas 3000 m, inter kiuj menciindas la plej alta Barre des Ecrins (4102 m) kaj aliaj famaj: Meije, Rateau, Pelvoux, ktp. La glaciejoj okupas grandan 17000-hektaran surfacon. En larĝajn valojn ili longe skulptis la sedimentajn petrojn (kalkoj, skistoj, grejsoj) kiuj sudokcidente kovris la malnovan soklon, kaj la kristalajn kaj metamorfajn petrojn (granito, gnejso) norde kaj okcidente en tipajn glaciejajn U-valojn.
Flaŭro
redaktiLa parko enhavas 1800 plantspeciojn, inter kiuj 146 estas protektataj kaj 216 kuŝas en ruĝaj listoj de minacataj plantoj. La vegetaĵaro suferas multajn ege diversajn flaŭrinfluojn:
- mezeŭropa: multaj komunaj europaj plantoj, precipe en arbaroj, estas oftaj en la parko (Martagonlilio, Cipripedio, multaj arbaraj plantoj, ktp)
- arktoalpa: post la glaciepokoj, kelkaj plantoj rifuĝis en altaj zonoj, precipe sur ŝtonoj, en herbejoj kaj marĉoj (Driado, pluraj Ciperacoj, nanaj salikoj, ktp)
- monta: estas multnombra aro da plantoj kreskantaj nur sur montoj (Leontopodo)
- mediteranea: la rivero Durance ebligas eniron de multaj mediteraneaj plantoj en la montaron
- mediteranemonta: plantoj oftaj precipe sur la sudaj deklivoj
- stepa: en kelkaj sudokcidentaj valoj la klimato vintre malvarma, somere varmega sen multe da pluvo, kaj la malfermo sur Oriento favoras stepajn plantojn (Vulpovosta astragalo, Montpulsatilo, ktp)
- endemiaj: La altaj naturaj baroj kreas apartajn vivkondiĉojn protektatajn de eksteraj influoj. Tio favoras pli malpli endemiajn plantojn kiel la fama Berardio lanuga aŭ la Delfina potentilo
Faŭno
redaktiLa nombron da animalaj specioj en la parko oni ne precize konas, oni tamen konas 343 vertebrulojn. 299 estas protektataj ĉu je nacia ĉu je regiona nivelo. La sovaĝeco de montaro Ecrins ebligis la naturan revenon de la Linko, kiel ankaŭ de aliaj bestoj: la Gipaeto ekde la reenkonduko en Savojo aŭ la Gipo el Cevenoj. La parko ankaŭ riĉas je vespertspecioj, predbirdoj, papilioj, rampuloj, amfibioj.