Nathaniel Palmer
usona esploristo
Nathaniel Brown PALMER (1799 en Stonington en Connecticut; 1877) estis usona maristo, kiu veturis je komisio de la usona mararmeo.
Nathaniel Palmer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de aŭgusto 1799 en Stonington, Kantono Nov-Londono |
Morto | 21-an de junio 1877 (77-jaraĝa) en San-Francisko |
Tombo | Stonington (en) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Familio | |
Patro | Nathaniel Palmer, III (en) |
Patrino | Mercy Palmer (en) |
Okupo | |
Okupo | esploristo mararmea oficiro inĝeniero |
Li apartenas al la unuaj tri homoj, kiuj unuafoje vidis la Antarkton; inter ili la unua usonano. Li ekvidis la kontinenton la 17-an de novembro 1820, kiam li serĉis novajn ĉasareojn por fokoj en la sudaj maroj. Li ŝipo estis "Hero" kaj ĝin komandis Benjamin Pendleton. Palmer partoprenis en 1821 eĉ en malkovro de la insuloj Sudaj Orkadoj.
Oni nomumis post li regionon Palmer-lando sur la Antarkta duoninsulo, la Palmer-stacio, kaj la glacirompilo RV Nathaniel B. Palmer.