Neĝborulo estas komunlingva nomo por bulboherboj en la genro galantoj (Galanthus), kiuj estas el la familio Amarilidacoj.[1] La genro havas ĉirkaŭ 20 speciojn. En Eŭropo la plej konata specio estas la neĝa galanto (scienclatine Galanthus nivalis).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Neĝborulo
Galanthus nivalis, la tipa specio de la genro
Galanthus nivalis, la tipa specio de la genro
Biologia klasado
Regno: Plantoj ‘‘Plantae’’
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonaj plantoj
Ordo: Asparagaloj Asparagales
Familio: Amarilidacoj Amaryllidaceae
Genro: Neĝboruloj Galanthus
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La nomon neĝborulo oni donis pro tre frua kaj rapida florado: la floroj aperas tuj post aŭ eĉ iom antaŭ la degelado de neĝo, do ili efektive povas “bori” neĝon. La nomoj galanto kaj Galanthus devenas de grekaj vortoj γάλα (gála, lakto) kaj ἄνθος (ánthos, floro), do “lakta floro”, laŭ la koloro de la floroj.

 
Limoj de la disvastiĝo (atingokapablo) de specioj de galanto sur la mapo de Eŭropo kaj Okcidenta Azio
 
Neĝboruloj de la specio Galanthus elwesii

Referencoj

redakti
  1. Vidu “Galanto” en: Plurlingva nomaro de sovaĝaj plantoj en Eŭropo - Bernhard Eichkorn - Eld. Villingen-Schwenningen - 1995. Detaloj: vidu Flaŭro
  NODES