Nemesea
Nemesea estas nederlanda alternativa rokbando kun elektronikaj influoj.
Nemesea | |
---|---|
Deveno | Groningo, Nederlando |
Ĝenroj | metalmuziko, gotika muziko |
Aktivaj jaroj | 2002 - nuntempo |
Parencaj temoj |
elektronika rokmuziko |
Retejo | Nemesea |
Membroj | |
Sanne Mieloo | |
Antaŭaj membroj | |
Manda Ophuis | |
Biografio
redaktiEn 2002 la bando estis fondita fare de Manda kaj Hendrik Jan. Dum tiu momento studentoj je la konservatorio de Groningen. Dum preskaŭ la tuta Decipher-turneo en 2003 Nemesea muzikis en la antaŭprogramo de After Forever. La bando eldonis en 2004 la debutalbumon Mana (la magia forto de aĵoj donitaj de la dioj). Tiu albumo muzikale vidata estis gotika metalalbumo.
Post tio ili partoprenis en la internacia projekto SellaBand, en kio geadmirantoj povas aĉeti akciojn de sia favorata bando. La bando atingis je la 2-a de novembro 2006 kiel unua bando la sumon de 50 000 dolaroj, kio okazis ene de tri monatoj. Per tio Nemesea superis ĉiujn atendojn. La sekvo estis ke la albumo In Control, kio eldoniĝis en junio 2007, ne estis gotika metalalbumo, kiel Mana, sed estis pli bazita je elektronika rokmuziko. Por la kanto No More ankaŭ oni faris videon.
Rolularo
redakti- Nuntempaj membroj
- Sanne Mieloo – kantistino (2017–hodiaŭ)
- Hendrik Jan (HJ) de Jong – gitaristo, klavaristo, kantisto (2002–hodiaŭ)
- Sonny Onderwater – basisto, klavaristo (2002–hodiaŭ)
- Steven Bouma – drumisto (2006–2011, 2016–hodiaŭ)
- Mathijs Van Til – klavaristo (2017–hodiaŭ)
- Antaŭaj membroj
- Manda Ophuis – kantistino (2002–2016)
- Lasse Dellbrugge – klavaristo (2007–2015)
- Frank van der Star – drumisto (2011–2015)
- Chris Postma – drumisto (2002–2005)
- Sander Zoer – drumisto (2005–2006)
- Martijn Pronk – gitaristo (2002–2007)
- Berto Booijink – klavaristo (2002–2007)
Diskaro
redaktiStudialbumoj
redakti- Mana (2004)
- In Control (2007)
- The Quiet Resistance (2011)
- In Control 5.1 Surround (2014)
- Uprise (2016)
Koncertaj albumoj
redakti- Pure: Live @ P3 (2009)
- Pure: Live @ P3 (2012) (remiksita kaj remastrita)
Unuopaĵoj
redakti- No More (2007)
- Forever (2016)
- Dance In The Fire (2017)