Nikko
Nikkō (japane: 日光市, Nikkō-shi, litere sunlumo) estas japana urbo en la gubernio Toĉigi. Ĝi situas en la montaro, ĉirkaŭ 140 km norde de Tokio kaj estas ŝatata turisma celo al japanaj kaj eksterlandaj turistoj.
Nikko | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Japanio sankta urbo monzenmachi (en) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 321-1292 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 77 027 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 53 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 36° 43′ N, 139° 42′ O (mapo)36.719833333333139.69816666667Koordinatoj: 36° 43′ N, 139° 42′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 1449,83 km² ( 144 983 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+09:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Nikko, Tochigi [+] | |||||
Monda heredaĵo | |||||
Toŝogu: Karamon (Ĉina pordego), Haiden (preĝeja ĉambrego) kaj Honden (ĉefa ĉambrego) | |||||
Lando | Japanio | ||||
Tipo | kultura heredaĵo | ||||
Kriterioj | i, iv, vi | ||||
Fonto | 913 | ||||
Regiono** | Azio | ||||
Geografia situo | 36° 43′ 12″ N, 139° 41′ 54″ O (mapo)36.72139.69833333333 | ||||
Registra historio | |||||
Registrado | 1999 (23-a sesio) | ||||
Ruĝa listo | 1999 | ||||
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo. ** Regiono laŭ Unesko. | |||||
La 20-an de marto 2006 Nikko kuniĝis kun la urbo Imaiĉi kaj la komunumoj Aŝio, Fuĵihara kaj Kurijama por krei la oficialan novan urbon de Nikko. La nova urbodomo estas la iama urbodomo de Imaiĉi.
Loĝantaro
redaktiLa 1-an de majo, 2006, la loĝantaro estis je 93.568, la areo je 1.449,87 km².
Geografio
redaktiNikko situas ĉirkaŭ 140 km norde de Tokio en la montaroj de la gubernio Toĉigi.
Pro kuniĝo kun aliaj komunumoj la areo de Nikko estas nun 1.449,87 km² granda.
Historio
redaktiShodo Shonin (japane: 勝道上人) starigis la templon de Rinno-ji en la jaro 766. Sekvis la templo de Chuzen-ji en 784. La vilaĝo de Nikko kreiĝis ĉirkaŭ tiuj temploj.
La sanktejo Nikko Toŝo-gu estis finkonstruita en 1617 kaj iĝis ĉefa allogaĵo por vizitantoj al la regiono dum la Edo-epoko. Novaj vojoj estis konstruitaj tiutempe por faciligi la aliron al Nikko de la najbaraj regionoj. Nikko Toŝo-gu, la sanktejo Futarasan kaj Rinno-ji nun formas la mondan heredaĵon de UNESKO de la sanktejoj kaj temploj de Nikko.
Dum la Meiji-epoko Nikko iĝis montara ripozejo kaj estis ĉefe ŝatata de eksterlandaj turistoj. La japana nacia fervojo atingis Nikkon en 1890 per la Nikko-linio, sekvita de la Tobu-fervojo en 1929 per la Tobu-Nikko-linio.
Nikko iĝis urbeto en 1889, parto de la distrikto de Kamitsuga. Ĝia rango altiĝis al urbo en 1954 post kuniĝo kun la najbara vilaĝo Okorogawa. La 20-an de marto 2006 Nikko kuniĝis kun la urbo Imaiĉi kaj la komunumoj Aŝio, Fuĵihara kaj Kurijama por krei la oficialan novan urbon de Nikko. La nova urbodomo estas la iama urbodomo de Imaiĉi.
Vidindaĵoj
redakti- Tosho-gu, maŭzoleo de la ŝoguno Tokugawa Ieyasu
- maŭzoleo de Tokugawa Iemitsu
- Rinnoji-sanktejo
- Futarasan-sanktejo el la jaro 767
- onsen-banejoj
- Nacia parko Nikko kun belegaj akvofaloj kaj padoj
- Chuzenji (lago)
- Kegon (akvofalo)
Fotogalerio
redaktiBibliografio
redakti(eo, jp) Jasuo Hori, 110 pejzaĝoj de la minurbo Aŝio / Reiûa-Aŝio sanjuuroku kei, eld. Horizonto, 2024, ISBN 9784939088681