Novembro de 2006
novembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | |||
aranĝo de 2006 tagoj |
Ĉi tiu artikolo enhavas ĉiujn aktualaĵojn okazitajn dum novembro de 2006.
Ĵaŭdo, 30-a de novembro 2006
redaktiMerkredo, 29-a de novembro 2006
redakti- Mortis Allen Carr, verkisto de memhelp-libroj.
Mardo, 28-a de novembro 2006
redakti- Rafael Correa estis elektita nova prezidento de Ekvadoro.
Vendredo, 24-a de novembro 2006
redakti- Malfermo de ekspozicio en Kievo pri holodomoro, sekretaj dokumentoj el 1933.
Ĵaŭdo, 23-a de novembro 2006
redakti- Nokte mortas Aleksandr Litvinenko, iama spiona agento de KGB, ekde 2001 loĝinta en Britio. Li akuzis en siaj lastaj frazoj la rusian registaron kaj prezidenton Putin mem. Ili rifuzas tion kaj nomas "politika provoko". Litvinenko mortas verŝajne pro polonio-veneno.
Mardo, 21-a de novembro 2006
redakti- Libana ministro Pierre Gemayel, kristano, estis murdita per atenco. Tio ekstreme akrigis kontraŭstaron inter diversaj konfesioj de la ŝtato.
- Volkswagen anoncas estonte nur en Germanio produkti la Golf-aŭton. Tial en la belga VW-fabriko en Vorst 3500 ĝis 4000 laboristoj estos maldungitaj.
- Registaroj de Sirio kaj Irako interkonsentis pri restarigo de diplomatiaj rilatoj, kiuj estis rompitaj en 1982 pro la milito inter Irako kaj Irano (1980-1988), en kiu Sirio subtenis Iranon.
- Mortis 90-jaraĝa Hassan Gouled Aptidon eks-Prezidento de Ĝibutio (1977-1999)
Lundo, 20-a de novembro 2006
redakti- Eŭropa Komisiono proponas malpermeson pri importo kaj komerco de hundaj kaj kataj peltoj en la Eŭropa Unio. Tiuj peltoj ofte alvenas el Azio kiel sintezaj peltoj.
Sabato, 18-a de novembro 2006
redakti- Geedziĝa festo de Tom Cruise kaj Katie Holmes en Bracciano, Italio, laŭ scientologia rito.
- Konferenco de Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaboro komenciĝis ĉe Hanoi.
Vendredo, 17-a de novembro 2006
redakti- Mortis Ferenc Puskás, fama hungara futbalisto.
Ĵaŭdo, 16-a de novembro 2006
redakti- Mortis Milton Friedman, ekonomikisto.
Merkredo, 15-a de novembro 2006
redaktiMardo, 14-a de novembro 2006
redakti- Brita naftoesplora firmao trovas tergason ĉe la hungara vilaĝo Penészlek.
- Kartvela prezidento Miĥail Saakaŝvili elpaŝas kiel honora gasto en Eŭropa parlamento. Oni atendis de li komentojn pri la lastaj okazaĵoj en Kartvelio kaj ĉirkaŭ ĝi. Kartvelio planas iam aliĝi al EU kaj NATO.
Dimanĉo, 12-a de novembro 2006
redakti- En memproklamita ŝtato Sud-Osetio okazas referendumo pri sendependiĝo kaj prezidentaj elektoj. Je 16:00 voĉdonis du trionoj de voĉdonantoj.
Vendredo, 10-a de novembro 2006
redakti- Iĝis konate, ke NATO planas pligrandigi elspezojn por spiona agado ĉe la limoj de Rusio. Interalie temas pri investo de 3,3 miliardoj da dolaroj en sistemon AGS. La planojn diskutos reprezentantoj de la membroŝtatoj dum sia kunveno en Rigo.
- Kartvela ministro de defendo Irakli Orkuaŝvili estas eksigita. De nun li estros la ministerion pri ekonomia evoluo. La antaŭan postenon de Okruaŝvili okupos David Kezeraŝvili, antaŭe estrinta financan policon. Okruaŝvili famiĝis kiel militema politikisto, promesinta "renkonti la novan 2007-an jaron en Cĥinvalo".
Ĵaŭdo, 9-a de novembro 2006
redakti- Mortis Markus Wolf, spionorganiza gvidanto de GDR.
- En Kirgizio pro la premo de opozicio prezidento Kurmanbek Bakijev akceptis novan konstitucion, kiu limigas potencon de prezidento kaj pligrandigas influon de la parlamento.
Mardo, 7-a de novembro 2006
redakti- En Usono okazas parta reelekto de senatanoj, kongresanoj. Formiĝas demokrata plimulto en la kongreso, elektiĝis unua muslimo por la kongreso, Keith Ellison. Donald Rumsfeld retiriĝas.
- Demokratoj ankaŭ akiras plimulton en la kongreso kun Joe Lieberman kaj la unua socialisto de la Usona Kongreso ekde ties historio: Bernie Sanders.
Dimanĉo, 5-a de novembro 2006
redakti- La Plejalta Iraka Kriminala Tribunalo kondamnis Saddam Hussein-on al mortpuno (du tagojn antaŭ la balotoj en Usono) je krimo atenci 148 vilaĝanojn de Dujail. Juraj defendantoj de Saddam tuj apelaciis pri la decido.
- Prezidenta balotado en Nikaragvo. La eksa prezidento, sandinisto Daniel Ortega, akiras plejmulton, laŭ la lastaj prognozoj.
- Pro malbona vetero 93 loĝlokoj de okcidenta Ukrainio restis sen elektro.
Sabato, 4-a de novembro 2006
redakti- En Krasnojarsk mortis elstara evenka verkisto, aktivulo de Asocio de Indiĝenaj Minoritataj Popoloj de rusia nordo Alitet Nemtuŝkin.
Merkredo, 1-a de novembro 2006
redakti- Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio anoncis rekomenci la ses-partiajn interparolojn por solvi problemon de nukleaj armiloj de Nord-Koreio.