Okazaki
Okazaki, (japane 岡崎市) estas urbego en Japanio, en ĉefa insulo Honŝu, en regiono Ĉubu, en Gubernio Ajĉio.
Okazaki | |||||
---|---|---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||||
| |||||
| |||||
Lando | Japanio | ||||
gubernio | Gubernio Ajĉio | ||||
Supermara alteco | 150 m T.P. [+] | ||||
Koordinatoj | 34° 57′ N, 137° 10′ O (mapo)34.954722222222137.17302777778Koordinatoj: 34° 57′ N, 137° 10′ O (mapo) [+] | ||||
Plej alta punkto | Mount Hongu [+] | ||||
Akvokolektejo | 387,2 km² (38 720 ha) [+] | ||||
Areo | 387,2 km² (38 720 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 385 376 [+] (1-a de februaro 2021) | ||||
Horzono | UTC+9 | ||||
Poŝtkodo | 444-8601 [+] | ||||
Vikimedia Komunejo: Okazaki, Aichi [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Demografio
redaktiEn 2019 Okazaki havis populacion de 386 999, laŭ japana kvalifiko la urbo estas Kerna Urbo.
Geografio
redaktiOkazaki situas ambaŭ bordoj de rivero sur la marborda ebenaĵo. Niŝio troviĝas 14, Tojota (urbo) 15, gubernia sidejo Nagojo 35, ĉefurbo Tokio 232 kilometrojn aere laŭ [1].
Historio
redaktiLa areo ĉirkaŭ la aktuala Okazaki estis loĝita dum multaj miloj da jaroj. Arkeologoj trovis restaĵojn de la paleolitiko. En la modernaj tempoj la urbo prosperis kiel poŝta stacio. En 1889 ĝi estis kreita moderna municipo kaj oficiale atingis la urbostatuson en 1916. La geografia amplekso signife grandiĝis pro aneksado de najbaraj komunumoj en 1914, 1955, 1962 kaj 2006. Intertempe ankaŭ damaĝoj okazis: sismo mortigis 9 homojn en 1944, ankaŭ en la sekva jaro kun 29 mortintoj. Same en 1945 la bombado mortigis pli ol 200 homojn kaj detruis la plej grandan parton de la urbocentro. Tajfuno en 1959 kaŭzis konsiderindan difekton kaj mortigis 27 loĝantojn. En 2021 iĝis Kerna Urbo kun pliigita loka aŭtonomio.
Ekonomio
redaktiOkazaki tradicie estis centro por teksaĵoj kaj komercado. En la modernaj tempoj la urbego estas nabo por kemiaj kaj maŝinaj industrioj. Menciindas la agrikulturo kaj arbarkulturo.
Eduko
redaktiEn Okazaki universitatoj, altlernejoj kaj institutoj funkcias.
Trafiko
redaktiLa Ŝinkansena linio Tōkaidō senhalte pasas tra Okazaki. Stacio Okazaki akceptas la ceterajn trajnojn, kiuj donas bonajn vojaĝeblecojn. Ankaŭ la aŭtovojaj kontaktoj estas kontentigaj.
Klimato
redaktiOkazaki situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La meza jara temperaturo estas 15,5 °C kaj varias inter 10-21 °C. La jarpluvo averaĝas 1508 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas, sed inter novembro-februaro iomete malpli falas.
Vidindaĵoj
redaktiĜemelurboj
redakti- en:Uddevalla Svedio, ekde 1968
- en:Newport Beach Usono, Kalifornio ekde 1984
- Hoĥoto, Ĉinio ekde 1987
Famaj nomportantoj
redaktiLa loknomo estas trovebla en nomoj de futbalistoj Kazuya Okazaki, Kenya Okazaki, Makoto Okazaki, Ryohei Okazaki, Shinji Okazaki, Tsuney Okazaki.
Fontoj
redakti- WikiTrans