Olmeda del Rey
Olmeda del Rey (Poplejo de la Reĝo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo. Ties konstruo laŭ formo de hufofero sur la deklivo de malgranda monteto havigas al ĝi karakteran aspekton, laŭ kelkaj fontoj pro la ekzisto de kasteleto sur la montetopinto, dum aliaj fakuloj lokigas tiun kasteleton sur alia proksima monteto.
Olmeda del Rey | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16216 | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Isabel Mora Calleja | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 138 (2016) | ||
Loĝdenso | 1,83 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 48′ N, 2° 5′ U (mapo)39.8081333-2.0828Koordinatoj: 39° 48′ N, 2° 5′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 933 m [+] | ||
Areo | 75,44 km² (7 544 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Olmeda del Rey [+] | |||
Loĝantoj
redaktiLa loĝanto nomiĝas olmedeño. La censita loĝantaro en 2016 estis de 138 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,83 loĝ/km².
Situo
redaktiOlmeda del Rey estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la centra parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 933 m super marnivelo; je malpli ol 40 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 75,44 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°48′29″N 2°04′58″Ok.
Historio
redaktiEn la areo estis setlejoj antaŭromiaj kaj de la epoko de la Romia Imperio. Estis kristana setlejo de fino de la 12a jarcento, sed la informo rilata al Mezepoko malaperis pro incendio fare de britaj trupoj dum la Milito de hispana sukcedo.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis post havi pinton de pli ol mil loĝantoj komence de la jarcento, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Olmeda del Rey, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Olmeda del Rey kie oni limiĝis al la nunaj 138.
Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis ĉu de maldekstra partio PSOE ĉu de dekstra PP.
Ekonomio
redaktiAgrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj) tradicie. Servoj kaj loĝejoj, ĉefe pro proksimeco al la provinca ĉefurbo.