Ontario (lago)
La lago Ontario (angle Lake Ontario, france Lac Ontario) estas unu el la grandaj lagoj de Nordameriko. Ĝi havas areon de 19 477 km². La urboj Toronto, Hamiltono, Sankta Katarino kaj Kingston en Ontario kaj Roĉestro en Novjorkio estas sur ĝiaj bordoj.
Ontario | ||
---|---|---|
Ontario kaj la aliaj Grandaj Lagoj
| ||
lago | ||
Ĉefaj fontoj | Rivero Niagaro | |
Ĉefaj elfluoj | Rivero Sankt-Laŭrenco | |
Setlejoj | Toronto, Ontario; Roĉestro, New York | |
Landoj de la baseno | Kanado, Usono | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 43° 42′ N, 77° 58′ U (mapo)43.695-77.95861111111175Koordinatoj: 43° 42′ N, 77° 58′ U (mapo) | |
| ||
Supermara alteco | 75 m | |
Surfaca areo | 19 500 km² | |
Maksimuma longo | 311 km | |
Maksimuma larĝo | 85 km | |
Akva volumeno | 1 639 km³ | |
Maksimuma profundo | 244 m | |
Averaĝa profundo | 86 m | |
Restad-tempo (de laga akvo) | 6 jaroj | |
Borda longo1 | 1 146 km | |
1 Borda longo estas malpreciza mezuro. | ||
Nomo
redaktiLa nomo de tiu lago deriviĝas de ontarí:io, Hurona vorto kiu signifas grandan lagon. La kanada provinco, Ontario, nomiĝis laŭ la lago.
Antaŭ ol la lago nomiĝis per ĝia nuna nomo, iuj mapoj nomis ĝin alie. En mapo kreita en 1662-1663, ĝi nomiĝas "Lac Ontario ou des Iroquois", kaj pli malgrande "Ondiara". Franca mapo kreita en 1712 de Jean-Baptiste de Couagne (nun tiu mapo estas en la Kanada Muzeo de Civilizo) nomis ĝin "Lac Frontenac". Irokaj (Haudenosaunee) homoj nomis ĝin "Skanadario".
Geografio
redaktiLa kanalo Welland estas kanalo por navigado situa en Ontario (Kanado), kiu konektas la lagon Ontario kun la lago Eria.
Eksteraj ligiloj
redakti- Lago Ontario, Waterkeeper Arkivigite je 2008-12-02 per la retarkivo Wayback Machine