Demoskopio (malnovgreke démos „popolo“, skopeín „skolti“, "atente rigardi") aŭ opini-sondado estas metodo por ekkoni la opinion, t.e. la sintenojn, dezirojn, timojn, etoson, de aŭ en difinita populacio.

Por demoskopiaj celoj oni pridemandas selektitan averaĝon de homoj, kiuj reprezentas la tutan celgrupon kaj poste laŭ difinitaj metodoj interpretas la tiel akiritajn primaran datumojn. La pridemandado povas okazi persone, telefone, skribe aŭ rete.

Opini-sondado estas uzata en politiko, amas-komunikiloj, ekonomio kaj por sociaj esploroj. En la formo de balotaj esploroj ĝi servas i.a. por prognozi la rezultojn de balotoj. En landoj, kie balotoj laŭleĝe aŭ tradicie okazas dum dimanĉo, la "dimanĉo-demando" (por kiu partio vi voĉdonus, se estus balotoj venontan dimanĉon?") eble estas plej konata ekzemplo de demoskopia esploro.

Merkataj esploroj kiel aplikkampo de demoskopio i.a. klopodas eltrovi surmerkatigajn ŝancojn de novaj produktoj.

Demoskopio i.a. uzas statistikon kiel help-scienco.

Literaturo

redakti
  • Bourdieu, Pierre (1993): Die öffentliche Meinung gibt es nicht, in: Bourdieu, Pierre, Soziologische Fragen, Frankfurt: Suhrkamp, S. 212-223.
  • Champagne, Patrick (1991): Die öffentliche Meinung als neuer Fetisch, in: Berliner Journal für Soziologie 1, S. 517-526.
  • Keller, Felix (2001): Archäologie der Meinungsforschung. Mathematik und die Erzählbarkeit des Politischen, Konstanz: UVK-Verlagsgesellschaft, ISBN 3-89669-981-4.
  • Kruke, Anja (2007): Demoskopie in der Bundesrepublik Deutschland. Meinungsforschung, Parteien und Medien 1949-1990, Düsseldorf: Droste Verlag, ISBN 978-3-7700-5281-3.
  NODES
os 10
todo 2