Orionidoj
La Orionidoj estas meteorfluo kiu aktivas de la 16-a ĝis la 27-a de oktobro, kun maksimumo atingita je la 21-a tago de tiu monato. Ĝia radianto situas en la konstelacio de Oriono, en regiono kiu proksimas la stelon Betelĝuzo. Je la tago de la maksimumo povas fali inter 20 kaj 25 meteoroj ĉiuhore. Tamen, en kelkaj jaroj la maksimumo povas atingi 50 ĝis 70 meteorojn ĉiuhore.
Orionidoj | |
Maldekstre, inter la steloj, estas malbrila orionido | |
Dato de malkovro | 1839 |
---|---|
Patra korpo | Haleja kometo |
Radianto | |
Konstelacio | Oriono |
Rektascensio | 06h 24m |
Deklinacio | 15° |
Ecoj | |
Aktiva dum | 16-a ĝis 27-a de oktobro |
Maksimumo | 21-a de oktobro |
Rapido | 67 km/s |
Zenita hora ofteco | 20-25 |
Listo de meteorfluoj | |
La meteoroj devenas de la Haleja kometo.
Fonto
redaktiĈi tiu artikolo baziĝas sur la artikolo Orionids en la anglalingva vikipedio