Orlando Raola
Orlando E. RAOLA (Havano, 1955) estas kemiisto kaj esperantisto de kuba deveno, vivanta en Greenbrae, kantono Sonoma, Kalifornio, Usono. Li estas doktoro pri kemio (Universitato de Kalifornio, Santa Barbara, 2005) kaj profesoro pri kemio ĉe Santa Rosa Junior College.[1]
Orlando E. Raola | |
---|---|
Orlando E. Raola dum IKU-prelego, 2003. | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de novembro 1955 (69-jaraĝa) en Havano, Kubo |
Lingvoj | Esperanto • hispana • angla |
Nacieco | usonano |
Ŝtataneco | Usono Kubo |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1984–) kemiisto |
Esperanto | |
Akademiano | 2016-02-06 |
Esperanto
redaktiOrlando Raola esperantistiĝis en 1984, ekaktivis en la kuba movado kaj dum kvar jaroj laboris profesie por Esperanto. Samtempe li ankaŭ ekagadis internacie: ekzemple li estis LKK-ano kaj preleganto en la 75-a UK dum somero 1990 en Havano, kaj poste preleganto en la Internacia Kongresa Universitato de la 88-a UK dum somero 2001 en Gotenburgo. En 1994 li ekloĝis en Usono, kaj tuj ekaktivis en la loka (San-Franciska golfo), Kalifornia kaj tutlanda Esperanto-movadoj. Ekzemple, li estis prezidanto de la LKK por la 47-a Kongreso de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA, nun ankaŭ nomata Esperanto-USA) en San-Francisko (1997). Estrarano de ELNA inter la jaroj 1988 kaj 2007, li en 2009 kandidatis[2] kaj servis la Asocion Esperanto-USA kiel prezidanto inter 2011 kaj 2017. Daŭre li internacie science laboras per Esperanto. Interalie li aktivis en la tema propramo de la 95-a UK en sia hejmurbo Havano kaj kunordigas la teman programon de la UK 2013 en Rejkjaviko.[3] Ofta preleganto en la Internacia Kongresa Universitato (IKU). Elektiĝis al la Akademio de Esperanto en 2016, kie li estas estro de la Sekcio pri Faka Lingvo.
Li registris la fonan voĉon por la dokumenta filmo "Trans La Florida Markolo".
Privata vivo
redaktiLi havas edzinon nome Elsa Torres kaj filon nome Abel naskiĝinta en 1987.[1]
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 Dr. Orlando E. Raola (angle). Santa Rosa Junior College. Alirita 2023-11-27 .
- ↑ Kandidatoj por estrarano/ Candidates for Board of Directors (esperante). Esperanto USA. Arkivita el la originalo je 2013-08-02. esperante
- ↑ (februaro 2013) “Orlando Raola reĝisoros la kongresan temon de Rejkjaviko”, Gazetara Komuniko de UEA (eo) (489). Alirita 2023-11-27..
Eksteraj ligiloj
redakti- anglalingve publikigita - origine esperantlingva - intervjuo kun li pri Esperanto en la retejo resilience.org (en 2013)
- hispanlingva intervjuo kun li pri Esperanto en la retejo cubanet.org (en 2002)
- Dokumentfilmo "Trans la Florida Markolo" kun Orlando Raola. Okaze de la 52-a Malferma Tago de UEA.
- Interesa prelego pri arkivado (Orlando Raola) "Kio perdiĝas, perdiĝas porĉiam"
- Intervjuo kun Orlando Raola fare de la jutuba kanalo EsKu - Esperanto-Kulturo, aperigita en septembro 2022 esperante